Lazarus Ercker (1528-1594) | ||
---|---|---|
![]() Ilustraĵo el la manuskripto "Das Kleine Probierbuch" de Lazarus Ercker, unue eldonita en 1556. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1528 en Annaberg, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 7-a de januaro 1594 en Prago, Reĝlando Bohemio | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg | |
Familio | ||
Patro | Asmus Ercker vd | |
Edz(in)o | Anna Ercker von Schreckenfels • Susanna Ercker von Schreckenfels vd | |
Profesio | ||
Okupo | aŭtoro • mineralogo • mintmaster vd | |
Aktiva en | Goslar • Prago vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Lazarus Ercker (1528-1594) estis germana fandisto, metalurgiisto kaj protektato de la imperiestro Rudolfo la 2-a al kiu li servis dum preskaŭ tridek jaroj. Li ankaŭ aktivis kiel privata kuracisto de Aŭgusto, elektisto el Saksio.
Biografio
Li apartenis al familio de minentreprenistoj kaj en 1547-48 li studis matematikon kaj natursciencojn en la Universitato de Wittenberg. Lia fokuso en la studoj kaj lia familia tradicio kondukis lin al la praktikaj aplikadoj en lia vivo. Komence li laboris en la naskiĝa Saksio, kiel inspektoro en la Elektista Kortego de Dresdeno. Tie lia ĉefa tasko estis analizi ercojn el la mindistriktoj de Annaberg, Frajburgo kaj Schneebeerg. En 1567, li translokiĝis al Bohemio, ĉefe pro la malamo inter la minado-fakuloj. Lia unua rifuĝejo estis la urbo Jáchymov, kie loĝis sia bofrato Paul Uthmann (1530-1601), kaj tie li edziĝis al Zuzana Erckerová (1540-1600).
La elĉerpiĝo de la pli riĉaj mineralaj deponejoj kaj la transigo al la minado de polimetalaj ercoj kun malpli alta arĝento-enhavo kondukis lin al decido pri solvo de la problemo kaj pliigi la ekspluatadon de la ercoj. Pro tiu kialo li estis vokata serve de la ĉeĥa reĝo kaj en marto 1568 li estis indikita kiel kontrolisto de la minejoj en Kutná Hora.
En 1570 li iĝis membro de la Ĉeĥa Ĉambro, kiu zorgis pri la financa administrado en la Bohema reĝlando. Ĝi ekzistis inter 1527 kaj la nova administracia reformo en 1745. En 1577 li estis la plej alta reprezentanto pri minado en la tuta Ĉeĥa reĝlando. Li provis plenumi gravajn reformojn en la kampo de la minado-negocoj kaj teknologio pri procezado kaj sekureco, sed ne ĉiuj bonsukcese.
En 1583, li ankaŭ ricevis la postenon kiel Direktoro de la Monfarejo, en Prago, kaj en 1590 oni eĉ konsideris lian nomumon kiel Plejalta Direktoro de la Monfarejo, unu el la plej gravaj funkcioj en la ŝtata administrado. En 1586, Rudolfo la 2-a donis al li nobelan titolon kiel paro[1] de la Bohemio. Li eĉ ricevis ŝildon dividitan en tri kampoj - konsistantan je unu duobla lilio en la dekstra flanko kaj kvinpetala rozo en la maldekstra, kaj unu kunaĵo je moneroj en la supro kie sidas du pilkoj kiel tenilo. Komence de la 1590-jaroj, en la 16-a jarcento, Lazarus Ercker estis en la pinaklo de siaj fortoj. Inter 1593 kaj 1594 li subite malsaniĝis kaj mortis. Post lia morto kaj la 20-a de septembro 1600, la estrado de la Minfarejo de Prago estis direktita de lia vidvino Zuzana Erckerová.[2]
Verkaro
- Beschreibung allerfürnemisten Mineralischen Ertzt, unnd Bergwercks arten, wie dieselbigen, unnd eine jede insonderheit, der Natur und Eigenschafft nach, auff alle Metale Probirt, ("Traktaĵo pri Ercoj kaj Eksperimentoj") Prago 1574, unua eldono
- Aula subterranea, domina donimantium, subdita subditorum. Das ist: Untererdische Hofhaltung..., Frankfurto ĉe Majno 1573 (unua eldono)
- Het proefboek of deszelfs verhandeling over de mineralen en metaalen 1745
- Das kleine Probierbuch von 1556: Vom Rammelsberge, und dessen Bergwerk, ein kurzer Bericht von 1565. Das Münzbuch von 1563
- Fleta minor, eldonita de John Pettus 1683
- Das Kleine Probierbuch, ("Libro de monerfabrikado") 1556, dediĉita al la elektisto Aŭgusto el Saksio.[3][4]
- Instrumentenbuch ("Libro de la instrumentoj")[5]
- Beschreibung, Allerfürnemisten Mineralischen Ertzt vnnd Bergwercksarten 1629
Literaturo
Referencoj
- ↑ Reĝo-paro estas altstara posteno de homo kiu defendas la reĝlandon kune kun la plej alta administranto de la lando.
- ↑ Europeana
- ↑ Openness, Secrecy, Authorship: Technical Arts and the Culture of Knowledge ...
- ↑ Denkmal Buch Geschichte. Arkivita el la originalo je 2019-08-21. Alirita 2019-08-21.
- ↑ Openness, Secrecy, Authorship: Technical Arts and the Culture of Knowledge ...
Vidu ankaŭ
- Henriko-Julio (1564-1613)