Laŭrenco de Arabio | |
---|---|
Peter O'Toole kiel la titola rolo | |
filmo | |
Originala titolo | Lawrence of Arabia |
Produktadlando | Britio |
Originala lingvo | angla lingvo, turka lingvo, araba lingvo |
Kina aperdato | 10-a de decembro 1962 |
Daŭro | 216 min. |
Ĝenro | Dramo |
Kameraado | Freddie Young |
Buĝeto | $15.000.000 |
Reĝisoro(j) | David Lean |
Produktisto(j) | Sam Spiegel |
Scenaro | Robert Bolt kaj Michael Wilson |
Filmita en | Jordanio, Maroko, Hispanio |
Loko de rakonto | Jordanio • Londono • Kairo • Akabo |
Muziko de | Maurice Jarre |
Rolantoj | Jack Hawkins • Anthony Quinn • Peter O’Toole • Alec Guinness • Omar Sharif • José Ferrer • Anthony Quayle • Claude Rains • Arthur Kennedy • Michel de Carvalho • Donald Wolfit • Gamil Ratib • Harry Fowler • Jack Gwillim • Zia Mohyeddin • I. S. Johar • David Lean • Jack Hedley • Ian MacNaughton • Fernando Sancho • George Plimpton • Rafael Hernández • Robert Bolt • James Hayter • Robert Rietti • Howard Marion-Crawford • Hugh Miller • Peter Burton • Henry Oscar • Norman Rossington • John Ruddock • Bryan Pringle |
Produktinta firmao | Horizon Pictures |
Distribuo | Columbia Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Silver nugget for the best foreign film • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • Akademia Premio por la Plej Bona Sonmiksado • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Lawrence of Arabia (esperante: Laŭrenco de Arabio) estas filmo produktita en 1962 de reĝisoro David Lean kaj produktisto Sam Spiegel kiu gajnis multajn premiojn, inkluzivante Akademian Premion por plej bona filmo. Aperas en la filmo steluloj Peter O'Toole, Omar Sharif, Alec Guinness, Anthony Quinn, Jack Hawkins, José Ferrer, Anthony Quayle kaj Claude Rains.
La filmo estas bazata pri la vivo de T. E. Lawrence (1888-1935), soldato de la Brita Armeo, kiu agis kiel interkonsilanto dum la Araba Ribelo de 1916-18. La filmo montras siajn aventurojn en Arabio dum la Unua Mondmilito, ĉefe siajn atakojn de Akabo kaj Damasko, kaj sian kunlaboron kun la Araba Nacia Konsilio. Ĝi temas aferojn kiel la emocian lukton de Lawrence pri perforto de milito, sia persona identeco ("Kio estas vi?" estas ofte aŭdita en la filmo.) kaj sia dividita fideleco inter Britio kaj sia novaj amikoj en la arabaj triboj.
La filmo estas malnormala pro manko de parolantaj roloj por virinoj. Ĝi ankaŭ estis filmita uzanta Filmon 77mm.
La filmo estas ofte listigita inter la plej bonaj filmoj iame faritaj. Vidu ekzemple ĉe Sight & Sound.
Eksteraj ligiloj
- Informo ĉe imdb.com (angla)
- Stanislavo Belov (2021-03-20) “Lawrence la Arabia” (Lawrence of Arabia) – la araba profeto el Kimrio (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2021-03-21. Alirita 2021-03-20.