Lawrence Durrell
Persona informo
Lawrence George Durrell
Naskiĝo 27-an de februaro 1912 (1912-02-27)
en Ĝalanĝar, Panĝabo (Brita Hindio),  Brita imperio
Morto 7-an de novembro 1990 (1990-11-07) (78-jaraĝa)
en Sommières, Gard,  Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Chapelle Saint-Julien de Montredon vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Pancyprian Gymnasium St Olave's and St Saviour's Grammar School St Edmund's School St. Joseph's School, Darjeeling vd
Familio
Patro Lawrence Samuel Durrell vd
Patrino Louisa Durrell vd
Gefratoj Gerald Durrell Margarita Zorrera Leslie Durrell vd
Edz(in)o Eve Cohen Nancy Isobel Myers Claude-Marie Vincendon Ghislaine de Boysson Françoise Kestsman vd
Infanoj Penelope Berengaria Walker Durrell Sappho Jane Durrell vd
Profesio
Okupo poeto dramaturgo aŭtobiografo verkisto scenaristo vd
Aktiva dum 1931– vd
Verkado
Verkoj The Alexandria Quartet vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Lawrence George DURRELL (Ĝalandar, Barato, 27a de februaro 1912 - Sommières, Francio, 7a de novembro 1990) estis konata kiel britan verkisto, frato de la ankaŭ verkisto kaj zoologo Gerald Durrell. Li verkis biografiojn, poezion, teatraĵojn, vojaĝverkojn kaj romanojn. Durrell malakceptis asocion kun Unuiĝinta Reĝlando kaj preferis konsideron kiel kosmopolito. Postmorte oni malkovris ke vere li neniam havis britan ŝtatanecon.[1]​ Oni konsideras, ke lia majstroverko estas la tetralogio nomita The Alexandria Quartet.

Biografio

La 22an de januaro 1935, Durrell edziĝis al Nancy Isobel Myers, la unua de siaj kvar edzinoj.[2]​ En marto samjare Durrell, Nancy, lia patrino kaj liaj fratoj (inklude la fraton Gerald Durrell, poste elstara brita naturalisto kaj sukcesa verkisto) translokiĝis al la insulo Korfuo, Grekio. Samjare Durrell publikigis sian unuan romanon, Pied Piper of Lovers.

En aŭgusto 1937 li kaj Nancy veturis al Parizo kaj konis Henry Miller kaj Anaïs Nin. Durrell kaj Miller amikiĝis kaj kunlaboris por publikigi verkojn de diversaj verkistoj. Je la starto de la Dua Mondmilito, lia familio revenis al Anglio, dum Durrell restis en Korfuo. Post la falo de Grekio, Lawrence fuĝis tra Kreto, al Aleksandrio en Egipto, kie li verkis pri Korfuo kaj sia vivo tie en la poezia libro Prospero's Cell. Dum la milito, Durrell servis kiel gazetataŝeo en la britaj ambasadoj, unu en Kairo kaj poste en Aleksandrio. Post la milito li estis diplomato kaj instruisto. En Aleksandrio li konis Eve (Yvette) Cohen, kiu iĝis modelo por lia verko Justine. Durrell separiĝis de Nancy en 1942. En 1947 edziĝis al Eve Cohen.

Li revenis al Londono somere 1948, kiam Tito rompis ligojn kun la Sovetunio de Stalin, kaj Durrell ricevis postenon en Belgrado, kie li restis ĝis 1952. Prie li verkis White Eagles over Serbia (1957). En 1952 li translokiĝis al Kipro, aĉetis domon kaj iĝis instruisto pri angla literaturo; poste li havis postenon por publikaj rilatoj kun la brita registaro dum la agitado por la unio kun Grekio. En Bitter Lemons oni parolas pri tiu epoko en Kipro.

The Alexandria Quartet, grava tetralogio komponita de Justine (1957), Balthazar (1958), Mountolive (1958) kaj Clea (1960), estas la verko kiu faras lin klasikulo de moderna epoko, ĉefe pro sia esplorado de la rakonta lingvaĵo. Oni komparis Durrell kun Marcel Proust kaj William Faulkner. La tetralogio enhavas personajn vivaferojn de lia diplomatia laboro en Grekio, Jugoslavio, Kipro kaj Egipto, kaj montras forman eksperimentadon al traktado de tempo kaj spaco. La intrigo temas pri okazaĵoj en Aleksandrio ĝuste antaŭ kaj dum la Dua Mondmilito. La unuaj tri libroj rakontas esence la saman historion, sed el diferencaj perspektivoj, tekniko kiun Durrell priskribis en enkonduko al Balthazar kiel «relativisma». Nur en la kvara kaj fina parto, Clea, la historio progresas. En tiuj romanoj oni esploras amon en ĉiuj formoj.[3]

Separiĝinte de Eve en 1955, Durrell edziĝis en 1961 al Claude-Marie Vincendon, kiu mortis pro kancero en 1967. Durrell setliĝis en Sommières, Francio. De lia posta verkaro elstaras Tunc(1968) kaj Numquam (1970) ene de The Revolt of Aphrodite. Per The Avignon Quintet, li klopodis al sukceso de The Alexandria Quartet, sed li ne atingis tion, kvankam ĝia centra libro, nome Constance, or Solitary Practice, kiu priskribas Francion sub la okupacio fare de la Nazia Germanio, estis nomumita por la Premio Booker en 1982.

Durrell verkis ankaŭ poezion, kiu ne estis tiom fama kiom liaj romanoj. li verkis ankaŭ meze inter eseo kaj vojaĝlibro. En 1962 li estis nomumita al Premio Nobel, en mallonga listo formita de John Steinbeck, kiu estis venkinto, Robert Graves, la franca dramaturgo Jean Anouilh kaj la dana verkistino Karen Blixen.[4]

Verkoj

Noveloj kaj romanoj

  • Pied Piper of Lovers (1935)
  • Panic Spring, kiel Charles Norden (1937)
  • The Black Book (1938; 1973 ĉe Faber and Faber)
  • Cefalu (1947; poste The Dark Labyrinth en 1958)
  • White Eagles Over Serbia (1957)
  • The Alexandria Quartet (1962)
    • Justine (1957)
    • Balthazar (1958)
    • Mountolive (1958)
    • Clea (1960)
  • The Revolt of Aphrodite (1974)
    • Tunc (1968)
    • Nunquam (1970)
  • The Avignon Quintet (1992)
    • Monsieur: or, The Prince of Darkness (1974)
    • Livia: or, Buried Alive (1978)
    • Constance: or, Solitary Practices (1982)
    • Sebastian: or, Ruling Passions (1983)
    • Quinx: or, The Ripper's Tale (1985)
  • Judith (2012, verkita 1962-ĉirkaŭ 1966)

Vojaĝoj

  • Prospero's Cell: A guide to the landscape and manners of the island of Corcyra [Corfu] (1945; republikigita en 2000) ((ISBN 0-571-20165-2))
  • Reflections on a Marine Venus (1953)
  • Bitter Lemons (1957; republikigita kiel Bitter Lemons of Cyprus 2001)
  • Blue Thirst (1975)
  • Sicilian Carousel (1977)
  • The Greek Islands (1978)
  • Caesar's Vast Ghost: Aspects of Provence (1990)

Poezio

  • Quaint Fragments: Poems Written between the Ages of Sixteen and Nineteen (1931)
  • Ten Poems (1932)
  • Transition: Poems (1934)
  • A Private Country (1943)
  • Cities, Plains and People (1946)
  • On Seeming to Presume (1948)
  • Collected Poems (1960)
  • The Poetry of Lawrence Durrell (1962)
  • Selected Poems: 1953–1963 (1964)
  • The Ikons (1966)
  • The Suchness of the Old Boy (1972)
  • Collected Poems: 1931–1974 (1980)
  • Selected Poems of Lawrence Durrell (2006)

Teatro

  • Bromo Bombastes, laŭ pseŭdonimo Gaffer Peeslake (1933)
  • Sappho: A Play in Verse (1950)
  • An Irish Faustus: A Morality in Nine Scenes (1963)
  • Acte (1964)

Humuro

  • Esprit de Corps (1957)
  • Stiff Upper Lip (1958)
  • Sauve Qui Peut (1966)
  • Antrobus Complete (1985)

Leteroj kaj esesoj

  • A Key to Modern British Poetry (1952)
  • Art & Outrage: A Correspondence About Henry Miller Between Alfred Perles and Lawrence Durrell (1959)
  • Lawrence Durrell and Henry Miller: A Private Correspondence (1962) eldonita de by George Wickes
  • Spirit of Place: Letters and Essays on Travel (1969) eldonita de Alan G. Thomas
  • Literary Lifelines: The Richard Aldington—Lawrence Durrell Correspondence (1981) eldonita de Ian S. MacNiven kaj Harry T. Moore
  • A Smile in the Mind's Eye (1980)
  • "Letters to T. S. Eliot" (1987) Twentieth Century Literature Vol. 33, No. 3 pp. 348–358.
  • The Durrell-Miller Letters: 1935–80 (1988), eldonita de Ian S. MacNiven
  • Letters to Jean Fanchette (1988), eldonita de Jean Fanchette
  • From the Elephant's Back: Collected Essays & Travel Writings (2015), eldonita de James Gifford

Referencoj

  1. Ezard, John (29a de aprilo 2002). Durrell Fell Foul of Migrant Law. The Guardian. Konsultita la 30 de januaro 2007.
  2. MacNiven, Rick S. (1998). Lance Murrell: A Biography. Faber and Faber. ISBN 0-571-17248-2. p. xiii.
  3. Ifor Evans, p. 268.
  4. Flood, Alison (3a de januaro 2013). «Swedish Academy reopens controversy surrounding Steinbeck's Nobel prize». The Guardian. ISSN 0261-3077. Konsultita la 14an de novembro 2017.

Bibliografio

  • Bowker, Gordon. Through the Dark Labyrinth: A Biography of Lawrence Durrell. Novjorko: St. Martin’s, 1997.
  • Durrell, Lawrence. The Big Supposer: An Interview with Marc Alyn. Novjorko: Grove, 1974.
  • Evans, Ifor. Breve historia de la literatura inglesa, Eld. Ariel, Barcelono, 1985.
  • Fraser, G. S. Lawrence Durrell: A Study. Londono: Faber and Faber, 1968.
  • Friedman, Alan Warren, ed. Critical Essays on Lawrence Durrell. Boston: G. K. Hall, 1987.
  • Haag, Michael. Alexandria: City of Memory. Londono kaj New Haven: Yale University Press, 2004.
  • Kaczvinsky, Donald P. Lawrence Durrell’s Major Novels, or The Kingdom of the Imagination. Selinsgrove: Susquehanna UP, 1997.
  • MacNiven, Ian. Lawrence Durrell - A Biography, Londono: Faber and Faber, 1998.
  • Pine, Richard. Lawrence Durrell: The Mindscape. Novjorko: St. Martin's, 1994.
  • Raper, Julius Rowan, et al., eld. Lawrence Durrell: Comprehending the Whole. Columbia: U of Missouri P, 1995.
  • Rashidi, Linda Stump. (Re)constructing Reality: Complexity in Lawrence Durrell’s Alexandria Quartet. Novjorko: Peter Lang, 2005.

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lawrence Durrell en la hispana Vikipedio.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.