Lauren Bacall | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Lauren Bacall | |||||
Naskonomo | Betty Joan Perske | ||||
Naskiĝo | 16-an de septembro 1924 en Bronkso, Nov-Jorkio, ![]() | ||||
Morto | 12-an de aŭgusto 2014 (89-jaraĝa) en Manhatano, Nov-Jorkio, ![]() | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park vd | ||||
Etno | aŝkenazo • Juda komunumo de Usono • judoj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Ocean Parkway • Bank Street • The Dakota vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | American Academy of Dramatic Arts • Julia Richman High School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Wulf William Perski vd | ||||
Patrino | Natalie Alberta Bacall vd | ||||
Edz(in)o | Humphrey Bogart • Jason Robards vd | ||||
Infanoj | Stephen Humphrey Bogart • Sam Robards • Leslie Bogart vd | ||||
Parencoj | Ŝimon Peres • Erich Schiffmann vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • verkisto • modelo • proparolanto • teatra aktoro • voĉaktoro • televida aktoro • kantisto • aktoro vd | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1944–2014 vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lauren BACALL, aŭ realnome: Betty Joan PERSKE (naskiĝis la 16-an de septembro 1924 kaj mortis la 12-an de aŭgusto 2014) estis usona aktorino.



Lauren Bacall naskiĝis en Novjorko. La kinoindustrio malkovris ŝin en la jaro 1943, kiam la tiutempe 19-jarulino aperis sur la titolbildo de la revuo Harpers Bazaar. La filmo To Have and Have not, farita en 1944 estis duoble sukcesa por la juna aktorino: Ŝi gajnis per ĝi profesian renomon kaj enamiĝis al sia filmpartnero Humphrey Bogart, kiu unu jaron poste fariĝis ŝia edzo. Kiam Bogart en 1957 mortis, Lauren Bacall dum ioma tempo ĉefe dediĉis sin al la teatra laboro. Ŝia dua edzeco kun la aktoro Jason Robards fiaskis en 1969. En la jaro 1978 ŝi publikigis siajn memoraĵojn: By Myself. Ŝi mortis en Novjorko. Ŝi estis kuzino de Prezidento de Israelo Ŝimon Peres.
Listo de kelkaj filmoj
- To Have and to Have not (Usono, 1944)
- The Big Sleep (Usono, 1946, La granda dormo)
- Dark Passage (Usono, 1947)
- Key Largo (Usono, 1948)
- How to Marry a Millionaire? (Usono, 1953)
- Blood Alley (Usono, 1955, Sango-strateto)
- Written on the Wind (Usono, 1957)
- Designing Woman (Usono, 1958)
- Harper (Usono, 1966)
- Murder on the Orient Express (Britio, 1974)
- The Shootist (Usono, 1976)
- Misery (Usono, 1990)
- Pret-á-porter (Usono, 1995)
- The Mirror has two Faces (Usono, 1995)
- Dogville (Danio, 2003)
