Laura Marx | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de septembro 1845 en Bruselo |
Morto | 25-an de novembro 1911 (66-jaraĝa) en Draveil |
Mortokialo | veneno |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise |
Lingvoj | franca • angla • germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Familio | |
Patro | Karl Marx |
Patrino | Jenny Marx |
Frat(in)oj | Eleanor Marx • Jenny Longuet |
Edz(in)o | Paul Lafargue |
Infano | Charles Étienne Lafargue |
Okupo | |
Okupo | aktivisto • tradukisto • verkisto |
Laura MARKS (1845-1911) estis la dua filino de Karl kaj Jenny Markso. Ŝi edziĝis al Paul Lafargue en 1868. Iliaj tri infanoj mortis en frua aĝo, kaj ŝi ekde tiam dediĉis sin ĉefe al politika aktivado en la franca laborista movado. Ŝi interalie tradukis franclingven la Manifeston de la Komunista partio de sia patro kaj Friedrich Engels. Ankoraŭ mense kaj korpe sana, ŝi memmortigis sin kun sia edzo la 26an de novembro 1911, en Draveil (Dravejo), pariza regiono, por ne suferi la kadukiĝon de maljuneco. Ĉe ilia entombigo parolis interalie Jean Jaurès kaj Lenino.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.