Laura Bassi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Laura Maria Caterina Bassi | |||||
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1711 en Bolonjo, Papa Ŝtato | ||||
Morto | 20-an de februaro 1778 (66-jaraĝa) en Bolonjo, Papa Ŝtato | ||||
Tombo | Corpus Domini, Bologna vd | ||||
Lingvoj | latina • itala vd | ||||
Loĝloko | Bolonjo vd | ||||
Ŝtataneco | Papa Ŝtato vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Laurinda Olimpiache vd | ||||
Okupo | fizikisto • universitata instruisto • matematikisto • anatomo • professor of philosophy • filozofo • biologo vd | ||||
Laborkampo | fiziko • biologio • anatomio vd | ||||
Aktiva en | Bolonjo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Pri aera kunpremiĝo vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Laura Bassi (Bolonjo 1711 - Bolonjo 1778) estis filozofo, profesoro kaj itala sciencisto. Ŝi estis la dua premiita virino de Italio post la venecia Elena Lucrezia Cornaro, la unua kiu entreprenis akademian sciencan karieron kaj la unua en la tuta mondo kiu ricevis universitatan katedron.
Biografio
Laura estis mir-infano, ricevis instruadon pri matematiko, filozofio, anatomio, natura historio kaj lingvoj de Gaetano Tacconi, Profesoro de Medicino en la Bolonja Universitato. Bassi disvolvigis sian intereson por la scienco kaj estis instigata de sia familio kaj amikoj, inter ili la Kardinalo Prospero Lambertini (estonta papo Benedikto la 14-a), por serĉi akademian postenon.[1]
Ŝi diplomiĝis en 1732, akiris postenon kiel profesoro de filozofio en la universitato kaj iĝis ano de la Bolonja Akademio de Sciencoj. En 1738 ŝia geedziĝo kun la kuracisto kaj fizikisto Giuseppe Veratti, kun kiu ŝi havis dek du idojn, kiu faciligis ŝian profesian karieron. Kiel virino, ŝi stumblis pro multnombraj malfacilaĵoj. Ekzemple, ŝi povis celebri publikajn prelegojn nur kun la konsento de la Senato. En 1749, por mildigi ĉi malfacilaĵojn, ŝi inaŭguris privatan laboratorion kiu famiĝis en tuta Eŭropo kaj gastigis renomajn sciencistojn kaj junulojn kiuj iĝus poste famaj. Nur en 1776 la Senato de Bolonjo koncedis al ŝi la katedron pri eksperimenta fiziko en la Instituto de Sciencoj.
Honoroj
Kratero de la planedo Venuso estis baptita Bassi honore al ŝi.
Referencoj
- ↑ Patricia Rodríguez. Laura María Caterina Bassi. Marcando el camino de las mujeres en ciencia Journal of Feelsynapsis (JoF). ISSN 2254-3651. 2012.(6): 40-47
Eksteraj ligiloj
- Biografie - Laura Bassi. Arkivigite je 2016-11-30 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- Storia dell'università di Bologna: Laura Bassi. Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- Verkistinoj kaj pensistoj. Laura Maria Caterina Bassi.
- Laura Bassi. Marta Cavazza, Department of Philosophy, University of Bologna. Arkivigite je 2011-09-19 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Science Museum in London. Arkivigite je 2014-01-03 per la retarkivo Wayback Machine angle