Distrikto Laufenburg
Blazono de Laufenburg
Laufenburg
Mapo de la distrikto Laufenburg
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
ĈeflokoLaufenburg
Koordinatoj 47° 33′ N  3′ O / 47.550 °N, 8.050 °O / 47.550; 8.050 (mapo)Koordinatoj: 47° 33′ N  3′ O / 47.550 °N, 8.050 °O / 47.550; 8.050 (mapo)
Nombro de loĝantoj28254(2007-12-31)
Areo125,57 km²
Loĝantardenseco225,01 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1906

La distrikto Laufenburg estas administra unuo de Kantono Argovio en Svislando, kies ĉefurbo estas la samnoma historia urbeto Laufenburg.

Geografio

La distrikto Laufenburg situas norde de la Argovia Ĵuraso kaj konsistas plejparte el la tiel nomita Frickvalo, kies ekonomia centro estas la aglomeraĵo de la komunumo Frick.

Trafiko

Tra Laufenburg unuflanke pasas la grava fervojlinio de Bazelo tra Frick kaj Brugg al Zuriko kaj aliflanke la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj sude de la Rejno de Bazelo tra Laufenburg al Eglisau, la liniparto inter la urboj Laufenburg kaj Koblenz tamen ek de 1994 estas uzata nur por vartrafiko, ĉar paralele sur la germana flanko de la Rejno ekzistas ankaŭ germana fervojlinio. La fajna distribuo ĉefe baziĝas sur diversaj poŝtaŭtolinioj.

La nacia aŭtoŝoseo A3 de Bazelo al Zuriko pasas la distrikton kaj konektas ĝin al la svisa nacia aŭtoŝosereto.

Historio

En mezepoko la hodiaŭa distrikto estis habsburga grafejo. Post la formorto de la familia branĉo Habsburg-Laufenburg la grafejo fariĝis parta de la aŭstra familia branĉo kaj tiam la Grafejo Laufenburg alinomiĝis al Senjorujo Laufenburg. Ĝis 1797 la Senjorujo Laufenburg restis aŭstra kaj tiam estis okupita de la trupoj de Napoleono. En la jaro 1802 ĝi estis integrita al la Helveta Respubliko kaj fariĝis en la jaro 1803 distrikto de la tiam fondita Kantono Argovio.

Komunumoj de la distrikto Laufenburg

La distrikto Laufenburg konsistas aktuale (2010) el 18 politikaj komunumoj. Kun efiko de la 1-a de januro 2010 okazis la kunigo de la komunumoj Etzgen, Hottwil, Mettau, Oberhofen kaj Wil al la nova komunumo Mettauertal (la teritorio de la komunumo Hottwil ĝis tiam apartenis al la distrikto Brugg). Samtempe Sulz integriĝis al la distriktĉefurbo Laufenburg kaj Ittenthal integriĝis al Kaisten.

Blazono Nomo Loĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
EikenEiken19567.07 4161
FrickFrick46759.96 4163
GansingenGansingen9498.77 4164
Gipf-OberfrickGipf-Oberfrick318610.17 4165
HerznachHerznach12866.26 4166
HornussenHornussen8537.27 4167
KaistenKaisten251818.11 4169
LaufenburgLaufenburg321214.49 4170
MettauertalMettauertal192921.56 4184
MünchwilenMünchwilen7012.47 4172
OberhofOberhof5698.20 4173
OeschgenOeschgen8694.38 4175
SchwaderlochSchwaderloch6842.77 4176
SisselnSisseln13652.52 4177
UekenUeken8465.10 4179
WittnauWittnau110811.25 4181
WölflinswilWölflinswil8729.51 4182
ZeihenZeihen9496.87 4183
Totale (18)28'713156.37 1906

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.