Laufen | |
---|---|
distrikto de Svisio • Distriktoj de Kantono Bazelo Kampara • Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Ĉefloko | Laufen |
Koordinatoj | 47° 25′ N 7° 30′ O / 47.417 °N, 7.500 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ N 7° 30′ O / 47.417 °N, 7.500 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 18855 (2008-12-31) |
Areo | 89.55 km² |
Loĝantardenseco | 210,55 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1302 |
La distrikto Laufen ankaŭ konata kiel Laufenvalo (germane Laufental) estas administra unuo en Kantono Bazelo Kampara. Ĝia ĉefloko estas la samnoma urbeto Laufen. La distrikto havis 18855 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
La distrikto situas en la valo de la meza parto de la rivero Birs inter Moutier kaj Bazelo en la Ĵurasa Montaro. La distrikto havas areon de 89,55 km² kaj relative karakteran aspekton kun plej parte malalta loĝantardenseco.
Trafiko
Tra la distrikto Laufen pasas la ĵurasa fervojo de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Moutier kaj Delemonto respektive Bielo.
Historio
De la 15-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1792 la Laufenvalo estis parto de la voktejo Zwingen de la princepiskopejo Bazelo. Dum la revolucio Laufen fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko, kiu post nur 87 tagoj da vivodaŭro estis integrita al la franca departemento Mont-Terrible.
En 1813 la Laufenvalo estis aligiita al la svisa Kantono Berno. La katolika Laufenvalo tamen neniam vere integriĝis al la Kantono Berno, kaj kiam ek de 1971 post la fondiĝo de la Kantono Ĵuraso la Laufenvalo subite fariĝis berna eksklavo vere lanĉiĝis la lukto por sendpendiĝo de Berno kaj aliĝo al alia kantono.
En la jaro 1976 estis kiel unikaĵo en Svislando elektita distrikta komisiono, kies tasko estis esplori al kiu kantono la Laufenvalo estonte apartenu. En eventualvoĉdono la popolo de la Laufenvalo decidis, ke en kazo de kantonŝanĝo oni volus aliĝi al Kantono Bazelo Kamparo. Alternativo estis Soloturno.
En la voĉdono de 1983 la popolo decidis, ke la Laufenvalo restu ĉe Berno. Grupo da civitanoj tamen baldaŭ malkovrigis, ke la kantona registaro de Berno subaĉetis grandan parton da voĉdonantoj per multe da mono, kaj la federacia tribunalo verdiktis, ke la baloto estas nula, kaj devis esti ripetita. En nova baloto en la jaro 1989 la popolo nun verdiktis, ke la Laufenvalo aliĝu al Kantono Bazelo Kampara.
En la lasta paŝo la popolo de Kantono Bazelo Kampara devis decidi, ĉu ili entute akceptos la aliĝon de nova distrikto al la kantono kio per granda plimulto estis akceptita en la jaro 1991. Ĉar ŝanĝo de kantonaj limoj tuŝis la federacian konstitucio, necesis, ke en la jaro 1993 ankaŭ la tuta svisa popolo jesis al la kantonŝanĝo de la Laufenvalo, kio finfine per grandega plimulto estis aprobita. Tiel la Laufenvalo ek de la 1-a de januaro 1995 apartenas oficiale al Kantono Bazelo Kampara.
Komunumoj de la distrikto Laufen
La distrikto Laufen konsistas (stato komence de 2009) el 13 komunumoj, de kiuj nur la ĉefurbeto posedas urborajton. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantaro (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Blauen | 694 | 7.13 | 2781 | |
Brislach | 1592 | 9.39 | 2782 | |
Burg im Leimental | 230 | 2.83 | 2783 | |
Dittingen | 705 | 6.75 | 2784 | |
Duggingen | 1436 | 5.86 | 2785 | |
Grellingen | 1715 | 3.31 | 2786 | |
Laufen | 5229 | 11.37 | 2787 | |
Liesberg | 1196 | 12.49 | 2788 | |
Nenzlingen | 420 | 3.66 | 2789 | |
Roggenburg | 289 | 6.65 | 2790 | |
Röschenz | 1823 | 10.07 | 2791 | |
Wahlen | 1370 | 5.42 | 2792 | |
Zwingen | 2156 | 4.62 | 2793 | |
Total (13) | 18'855 | 89.55 | 1302 | |
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la prefektejo de la distrikto Laufen Arkivigite je 2010-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- La distrikto Laufen en la Historia Leksikono de Svislando
|
|