Lauenburg | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||||
Distrikto | Distrikto Duklando Lauenburg | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 04153 | ||||||
Poŝtkodo | 25866 | ||||||
Aŭtomobila kodo | RZ | ||||||
Oficiala Municipokodo | 01053083 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Andreas Thiede | ||||||
Adreso de la administrejo | Amtsplatz 6 21481 Lauenburg/Elbe | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 11855 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 53° 23′ N, 10° 34′ O (mapo)53.37583333333310.558888888889Koordinatoj: 53° 23′ N, 10° 34′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 49 m | ||||||
Areo | 9,54 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.lauenburg.de/ | ||||||
Lauenburg (Elbo) estas eta urbo ĉe la rivero Elbo en sudorienta Ŝlesvigo-Holstinio, sude de Lubeko. Ĝi donis sian nomon al historia mezepoka duklando kaj al la nuna distrikto Duklando Lauenburg, al kiu la urbo apartenas, kvankam la administra centro de la distrikto situas en la najbara urbo Ratzeburg. Fine de decembro 2022 la urbo havis 11855 loĝantojn.
Apud Lauenburg troviĝas strata kaj fervoja ponto trans la Elbo.
La urbo estis fondita en la jaro 1182 fare de Bernardo de Askanio, la antaŭulo de la dukoj de Lauenburg. Lauenburg estis duklando ĝis 1689. La areo de la mezepoka feŭdo estis proksimume identa al la hodiaŭa distrikto. En la Mezepoko Lauenburg estis komercejo sur la Malnova Salstrato kiu transpasis la Elbon ĉi tie. Hodiaŭ ĝi estas la suda finpunkto de la Elbo-Lubeko-kanalo.
Internacia kunlaboro
Partneraj urboj
- Dudelange, Luksemburgio
- Manom, Francio
- Boizenburg/Elbe, Meklenburgio-Antaŭpomerio, Germanio
- Lębork, Pollando (2001) (en Lenborko eblas kunlaboro pere de Esperanto)
Ido kaj Esperanto
En 1931 tie okazis la Ido-konferenco.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (germane)
- http://www.elbetreff.de/ELBE/f_elbe.htm Arkivigite je 2006-02-21 per la retarkivo Wayback Machine
- https://altstadt-lauenburg.de Arkivigite je 2018-05-20 per la retarkivo Wayback Machine