Latvalingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | lv.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | latva |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 27-a de marto 2024 | |
Artikolnombro | 126 410 |
Profundeco | 73 |
Paĝoj | 511 325 |
Redaktoj | 4 025 587 |
Uzantoj | 121 634 |
Aktivaj uzantoj | 324 |
Administrantoj | 14 |
Dosieroj | 26 576 |
La latvalingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la latva lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Vikipēdija latviešu valodā. La projekto fondiĝis en junio 2003. La 27-an de marto 2024 ĝi enhavas 126 410 artikolojn.
Laŭ la stato de oktobro 2021, la Latvalingva Vikipedio estas la 68-a plej granda Vikipedio laŭ mezuro de la nombro de artikoloj kaj la dua plej granda Vikipedio en balta lingvo, post la litova kaj antaŭ la ĵemajtia dialekto (Žemaitėška Vikipedėjė). Ekde februaro 2021, ĝi estis la plej vizitata lingvoversio de Vikipedio en Latvio. Ĝi rangis antaŭ la rusa kaj la angla Vikipedioj.
Tamen la vikipedia branĉo de la tria ŝtata lingvo de Baltio, la estona, lingvoscience ne kalkulata kiel balta, sed kiel finn-ugra, laŭ tiu momento daŭre havas duoblan kvanton da artikoloj, do sume inter la Baltaj Ŝtatoj la latvalingva branĉo estas ankoraŭ malpli disvolviĝinta ol la litova kaj estona, kies lingvanoj kompare al la suma nombro aparte forte eldone engaĝitas en "sia" projekto, probable simile al la lingvanoj de la kimra, eŭska aŭ de Esperanto.
Vidu ankaŭ
- "Internacia Vikipedio", statistikaj informoj
Eksteraj ligiloj
|