[[Dosiero:Lettisches Gymnasium Münster Gebäude Münster.jpg|eta|{{centre|la iama latva gimnazio en Münster, hodiaŭ la Latva Centro]] La latva gimnazio en Münster - latve Minsteres latviešu ģimnāzija - estis la nura agnoskita Latva lernejo en Okcidenta Eŭropo kiam Latvio estis okupita de la Sovetunio. Ĝi estis en la urbodistrikto Kinderhaus.
Historio
La latva gimnazio Münster eliris en 1951 el rifuĝejo de latvoj fuĝintaj pro la sovetunia okupo de Latvio en 1940 kaj 1944. Dum la Malvarma Milito la gimnazio akceptis studentojn el la tuta mondo, tiel ke la latva komunumo en Münster kaj la bazlernejo evoluis al centro por ekzilitaj latvoj. La instruado estis en latva lingvo. Internulejo estis ligita al la gimnazio.
Ekde 1986 ekzistas Latva Centro en la sama loko en Münster, al kiu la gimnazio estis asignita. Post kiam la Sendependeco de Latvio estis restarigita en 1990/1991, la gimnazio perdis sian gravecon kaj estis finfine dissolvita en 1998.
Ekde tiam la Latva Centro aktivas en plenkreskula edukado, funkciigas infanĝardenon kaj organizas someran lernejon por junuloj el latvaj familioj vivantaj en Germanio.
Konataj studentoj
- Egils Levits (nask. 1955), Prezidanto de Latvio ekde 2019, studento de 1972/1973
Similaj iniciatoj
En la sama jaro, litovaj rifuĝintoj fondis propran gimnazion en Diepholz, kiu translokiĝis al Lampertheim-Hüttenfeld inter Darmstadt kaj Hajdelbergo en 1954.
Literaturo
- Minsteres latviešu ģimnāzija / Lettisches Gymnasium Münster. Latva Centra Komitato, Münster 1981.
Eksteraj ligiloj
- Latviešu Centrs Minsterē/Lettisches Centrum Münster (latve kaj germane, alirita la 28-an de marto 2022)