La latinidaj lingvoj estas la posteaĵoj de la latina lingvo. Ili rezultis pro la disa evoluo de la vulgara latino post la falo de la Okcident-Romia Imperio en 476.
La ĉefaj trajtoj komunaj estas:
- Malapero de deklinacio de nomoj krom en la rumana
- Nur du gramatikaj genroj el la tri ĉe klasika latina lingvo krom en la rumana
- Apero de artikoloj
- La latina futuro estas forlasita. Futuroj kaj kondiĉaj tensoj estas enkondukitaj, el infinitivo+prezenco aŭ la imperfekto de habere.
Mapo
1 galega kaj portugala |
11 romanĉa |
Klasifiko
Unu el la eblaj klasadoj de latinidaj lingvoj:
- Okcidentlatinida lingvaro:
- ibero-latinida lingvaro:
- Iberio kaj Ameriko: la hispana (300 milionoj da denaskaj parolantoj), portugala (194) kaj galega (4,0), kataluna (6,5), papiamento (0,3), krome la asturia, aragona kaj judhispana
- gaŭlo-latinida lingvaro:
- ibero-latinida lingvaro:
- Orientlatinida lingvaro:
- Sarda lingvo (0,3)
Detala priskribo
La galega similas plej al la portugala, kvankam ĝi estas precipe parolata ne en Portugalio, sed en la nordokcidenta Hispanio, en la regiono Galegio. Tradicie la latinida lingvistiko konsideras la galegan dialekto de la portugala.
La haitia kaj papiamento estas kreolaj lingvoj: iliaj vortostokoj estas plejparte latinidaj, sed ne la gramatiko. La provenca estas dialekto de la okcitana, kaj estas parolata en la sudorienta Francio. Ĝi aparte famas inter la dialektoj de la okcitana lingvo pro la verkisto Frederic Mistral kiu ricevis la Premio Nobel de literaturo en 1904 por rekompenci la altkvaliton de siaj verkoj en la provenca.
Kvankam Britio ne naskis latinidan lingvon, la angla lingvo prenis multe de sia vortstoko el la franca kaj la latina ekde 1100. Same, grandega parto de la Esperanta vortprovizo venas el latinidaj lingvoj aŭ rekte el la klasika latina.
La potenco de ŝtato kaj lernejo mankis al la kataluna, galega kaj sarda, tial ili restas lingvoj malmulte konataj kompare al la pli grandaj lingvoj. El ili, la kataluna estas nun la plej forta. La okcitana estis mezepoke la plej granda kultura lingvo el tiu grupo de latinidaj lingvoj, danke al multnombraj verkoj de la trobadoroj. Sed la historio favoris la aliajn latinidajn. Aliflanke, la franca kreskis el la latinida de Parizo, kaj la hispana el la latinida de Kastilio. Se Portugalio estus restinta parto de Hispanio, eble la portugala restus subnacia lingvo, simile al la kataluna, kaj Brazilo hodiaŭ parolus la hispanan. La itala ne estas simple la lingvo de Romo pro la frua potenco de Florenco kaj Venecio kaj pro la longdaŭra naciisma malforteco de Romo sub la papoj.
El la latinidaj, la plej vaste uzataj estas la hispana kaj la franca. La hispana havas pli da denaskaj parolantoj, sed la franca multe pli da dualingvanoj, kio faras ĝin kun la angla unu el la du veraj mondlingvoj.
Krom la geografia, aliaj kriterioj taŭgas por klasi la latinidajn lingvojn:
Pluraloj
Kelkaj pluraligas per aldono de s (el latina akuzativo) kaj alia per ŝanĝo de fina vokalo o kaj e al i aŭ a al e (el latina nominativo).
- Per s: Portugala, hispana, kataluna, franca
- Per vokalo: Itala, rumana.
Perdo de finaj vokaloj
Kelkaj perdis la finajn senkacentajn vokalojn ĉe la latinaj etimoj. Ekzemple: Latinaj lupus, luna iĝis italaj lupo, luna sed francaj loup, lune [lün] (kaj Esperante lupo kaj luno).
- Kun finaj vokaloj: Portugala, hispana, itala
- Finaj vokaloj nur en ina genro: Kataluna, rumana, franca
Pli
Kelkaj tiras la vorto por "pli" el PLUS, aliaj el MAGIS.
- PLUS: Franca (plus), itala (più), sarda (prus), romanĉa (plü, pli)
- MAGIS: Portugala (tamen mezepoke la vorto 'mais' kunekzistis kun 'chus' el PLUS), hispana (más), kataluna (més), rumana (mai)
SEDECIM, DECEM ET SEX kaj aliaj
En kelkaj lingvoj, la vorto por numero 16 etimas 'ses-dek' laŭ la modelo de la numeroj 11 ĝis 15. En aliaj, ĝi etimas 'dek kaj ses', kiel ĉe la numeroj de 17 ĝis 19.
- SEDECIM: kataluna (setze), franca (seize), itala (sedici), sarda (sèighi), romanĉa (saidesch, en la malalt-engadina dialekto)
- DECEM ET SEX: portugala (dezasseis; laŭ multaj ĝi venas el DECEM AC SEX, sed ankaŭ eblus, ke tiu -a- estiĝis pro malsimiliĝo disde la ceteraj -e-), hispana (dieciséis)
- SEX SUPER DECEM: rumana (șaisprezece)
Havi kaj teni
La vortoj habere kaj tenere evoluis malsame por signifi "teni", "havi", "esti (farinta)" kaj "ekzistas".
La respondaj francaj vortoj estas je tiens, j'ai, j'ai (fait), il y a: respektive evoluintaj el tenere, habere, habere, habere. Ni simbolu tion per "THHH".
- TTTT: Brazila portugala lingvo
- TTTH: Portugala/Galega.
- TTHH: Hispana, kataluna
- THHH: Franca.
- THHE: Rumana, itala - E simbolas essere (itala) kaj a fi (rumana)
Havi kaj esti
Kelkaj uzas "havi" kiel helpverbo por formi perfektan tenson de ĉiuj verboj (pli-ol-perfekta en la portugala). Aliaj uzas "esti" por verboj pri movo aŭ iĝo.
- "Havi": Portugala, hispana, rumana
- "Havi" kaj "esti": Kataluna, franca, itala
Kelkaj ekzemploj
Leksikaj kaj gramatikaj similecoj inter la latinidaj lingvoj, kaj inter la latina lingvo kaj ĉiu de ili, estas evidenta el la sekvaj ekzemploj:
Latina lingvo | (Ea) semper antequam cenat fenestram claudit. |
Aragona lingvo | (Ella) zarra siempre a finestra antes de cenar. |
Arpitana lingvo | (Le) sarre toltin/tojor la fenétra avan de goutâ/dinar/sopar. |
Andaluza lingvo | (Eya) siempre zierra la bentana enanteh de zenâ" |
Arumana lingvo | (Ea/Nâsa) încljidi/nkidi totna firida ninti di tsinâ. |
Asturia lingvo | (Ella) pieslla siempres la ventana enantes de cenar. |
Kataluna lingvo | (Ella) sempre tanca/clou la finestra abans de sopar. |
Korsika lingvo | (Ella/Edda) chjode sempre u purtellu/purteddu nanzu di cenà. |
Emilia lingvo | (Lē) la sèra sèmpar sù la fnèstra prima ad snàr. |
Esperanto | Ŝi ĉiam fermas la fenestron antaŭ ol ŝi noktmanĝas. |
Ekstremadura lingvo | (Ella) afecha siempri la ventana antis de cenal. |
Franca lingvo | Elle ferme toujours la fenêtre avant de dîner/souper. |
Friulia lingvo | (Jê) e siere simpri il barcon prin di cenâ. |
Galega lingvo | (Ela) pecha/fecha sempre a fiestra/xanela antes de cear. |
Haitia kreola lingvo | Li toujou fèmen fennèt la avan li soupe. |
Italia lingvo | (Ella/Lei) chiude sempre la finestra prima di cenare. |
Idiom Neutral | Ila sempre klos fenestr ante ke ila dine. |
Interlingvo | Illa claude sempre le fenestra ante (de) soupar. |
Judhispana lingvo | Eya serra syempre la ventana antes de senar. |
Ladina lingvo | (Ëra) stlüj dagnora la finestra impröma de cenè. (badiot) (Ëila) stluj for l viere dan maië da cëina(gherdëina) |
Ladina lingvo | Centro Cadore: La sera sempre la fenestra gnante de disnà; Auronzo di Cadore: La sera sempro la fenestra davoi de disnà |
Latino Sen Fleksio | Illa claude semper fenestra antequam illa cena. |
Leona lingvo | (Eilla) pecha siempre la ventana primeiru de cenare. |
Liguria lingvo | (Le) a saera sempre u barcun primma de cenà. |
Nova Lingvafrankao | El sempre clui la fenetra ante cuando el come. |
Lombarda lingvo | (Lee) la sara sù semper la finestra primma de disnà/scenà. |
Miranda lingvo | (Eilha) cerra siempre la bentana/jinela atrás de jantar. |
Mozaraba lingvo | Ella cloudet sempre la fainestra abante da cenare. (reconstructed) |
Napola lingvo | Essa nzerra sempe 'a fenesta primma 'e magnà. |
Normanda lingvo | Lli barre tréjous la crouésie devaunt de daîner. |
Nova Bahaso | Lini cihore mahuli janelo bifore nura-komido. |
Okcidentalo | Ella sempre clude li fenestre ante de supar. |
Okcitana lingvo | (Ela) barra sempre/totjorn la fenèstra abans de sopar. |
Perciskana lingvo | (Ena) cerovâ suempre la velustra atratès dî zzenar. |
Pikarda Franca Dialekto | Ale frunme tojours l’ creusèe édvint éd souper. |
Piemonta lingvo | Chila a sara sèmper la fnestra dnans ëd fé sin-a/dnans ëd siné. |
Portugala lingvo | (Ela) fecha sempre a janela antes de jantar/cear. |
Rumana lingvo | Ea închide întotdeauna fereastra înainte de cină. |
Romanĉa lingvo | Ella clauda/serra adina la fanestra avant ch'ella tschainia. |
Sarda lingvo | Issa serrat sempri/semper sa fentana innantis de cenài/chenàre. |
Sejŝela lingvo | Y pou touzour ferm lafnet aven y manze. |
Sicilia lingvo | Idda chiui sempri la finestra prima di pistiari/manciari. |
Hispana lingvo | (Ella) siempre cierra la ventana antes de cenar. |
Venecia lingvo | Eła ła sara/sera sempre ła fenestra vanti de xenàr/disnar. |
Valona lingvo | Ele sere todi li finiesse divant di soper. |
Etnoj
Etnoj de la grupo | Kvanto |
---|---|
Brazilanoj | 149.400.000 |
Italoj | 66.500.000 |
Meksikanoj | 91.000.000 |
Francoj | 47.500.000 |
Kolombianoj | 34.500.000 |
Hispanoj | 29.000.000 |
Argentinanoj | 28.300.000 |
Rumanoj | 21.000.000 |
Venezuelanoj | 17.400.000 |
Peruanoj | 13.820.000 |
Portugaloj | 13.440.000 |
Ĉilianoj | 11.780.000 |
Kubanoj | 11.700.000 |
Franc-kanadanoj | 9.200.000 |
Katalunoj | 8.160.000 |
Haitianoj | 7.200.000 |
Ekvadoranoj | 6.700.000 |
Gvatemalanoj | 5.680.000 |
Salvadoranoj | 5.300.000 |
Honduranoj | 5.240.000 |
Galegoj | 4.200.000 |
Valonoj | 4.100.000 |
Nikaragvanoj | 3.600.000 |
Puertorikanoj | 3.550.000 |
Moldavoj | 3.350.000 |
Kostarikanoj | 2.980.000 |
Urugvajanoj | 2.830.000 |
Panamanoj | 2.300.000 |
Bolivianoj | 2.300.000 |
Franc-svisoj | 1.200.000 |
Retoromanoj | 800.000 |
Reunianoj | 400.000 |
Korsikanoj | 300.000 |
Ital-svisoj | 265.000 |
Okcitanoj | ? |
AKADIANOJ
- Nomo: [f] Acadiens; [en] Acadians
- Popolo, minoritato de Nov-Brunsviko, insulo de Princo Eduardo, Nova Skotio, Kebekio (precipe Gaspegio), kaj Franca Luiziano.
- Kredantoj: katolikoj.
ARGENTINANOJ
- Nomo: [m] Argentinos; [f] Argentins; [r] argentinci; [p] argentinos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Argentino (28 mln). Totala kvanto: 28,3 mln (1992).
- Plimulto apartenas al eŭropoida raso, sed estas ankaŭ hispano-indianaj mestizoj.
- Parolas en argentina dialekto de hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
BOLIVIANOJ
- Nomo: [m] Bolivianos; [f] Boliviens; [r] bolivijci; [p] bolivianos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Bolivio (3 mln). Loĝas ankaŭ en Argentino (150 mil), Brazilo, Usono, Peruo kaj Ĉilio. Totala kvanto: 3,2 mln (1992).
- Precipe hispana-indianaj mestizoj.
- Parolas en hispana lingvo, ajmara, kaj kiĉua.
- Kredantoj: katolikoj.
BRAZILANOJ
- Nomo: [m] braziljenŝ; [f] Brésiliens; [r] brazilci; [p] brasileiros
- Popolo, ĉefloĝantoj de Brazilo; 149 mln (1992). Distingiĝas 3 ĉefaj raskomponentoj - eŭropoida, mongoloida kaj negroida. Eŭropdevenaj Brazilanoj konstistigas 50% de la tuta loĝantaro, mestizoj kaj mulatoj - 20%, negroj kaj indianoj - 30%. Loĝas ankaŭ en Argentino, Paragvajo, Usono, Portugalio. Totala kvanto: 149,4 mln
- Parolas en brazila varianto Portugala lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
ĈILIANOJ
- Nomoj: [m] Chilenos; [f] Chiliens; [r] ĉilijci; [p] chilenos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ĉilio (pli ol 11,4 mln). Totala kvanto: 11,78 mln (1992).
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: katolikoj.
EKVADORANOJ
- Nomoj: [f] Equatoriens; [r] ekvadorci; [p] equatorianos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Ekvadoro (6,6 mln). Totala kvanto: 6,73 mln (1992).
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
FRANCOJ
- Nomoj: [f] Français ; [r] francuzi; [p] franceses
- Popolo, ĉefloĝantoj de Francio. Loĝas ankaŭ en francaj posedaj teritorioj, Nord-Afriko, Usono (600 mil), Italio (300 mil), Belgio (120 mil). Totala kvato: 47.5 mln (1992).
- Antropologie estas reprezentitaj de diversaj tipoj de eŭropoida raso. Ĉefa etna komponento de francoj estis keltaj triboj de Galoj, kiuj poste kunfandiĝis kun germanaj triboj Frankoj, Burgundoj k.a. En Francio formiĝis 2 parencaj etnokomunumoj - nordfranca kaj sudfranca (Okcitana).
- Lingvo: franca.
- Kredantoj: katolikoj.
FRANKO-KANADANOJ
- Nomoj: [f] Franco-Canadiens; [r] frankokanadci; [p] franco-canadianos/canadenses/canadienses
- Popolo en Kanado (provincoj Kebekio, parto en Ontario kaj Nov-brunsviko; 7,2 mln, 1992). Loĝas ankaŭ en Usono (pli ol 2 mln).
- Parolas en kanada varianto franca lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
FRANKO-SVISOJ
- Nomoj: [f] Suisses français/Suisses romans; [r] frankoŝvejcarci; [p] suíços franceses/franco-suíços
- Popolo, unu el ĉefloĝantoj de Svislando. Totala kvanto: 1.2 mln.
- Kredantoj: precipe kalvinistoj, estas ankaŭ katolikoj.
- Lingvo: franca.
- SVISOJ - Nomoj: [f] Suisses; [r] ŝvejcarci; [p] suíços - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, italo-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).
GALEGOJ
- Nomo: [m] galego; [f] Galiciens; [r] galisijci; [p] galegos
- Popolo en Hispanio, ĉefloĝantoj de Galegio. Loĝas ankaŭ en Argentino, Brazilo kaj aliaj landoj de Ameriko. Totala kvanto: 4,2 mln (1992).
- Lingvo: galega.
- Kredantoj: katolikoj.
GVATEMALIANOJ
- Nomo: [f] Guatémaltèques; [r] gvatemalci; [p] guatemaltecos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Gvatemalo (pli ol 5,6 mln). Totala kvanto: 5,68 mln (1992). Precipe hispano-indianaj mestizoj (ladino).
- Parolas en gvatemala dialekto de hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
HAITIANOJ
- Nomo: [f] Haïtiens; [r] gaitijci, gaitjane; [p] haitianos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Haitia Respubliko (6,6 mln). Loĝas ankaŭ en Dominika Respubliko, Usono, Kubo, Bahamoj k.a. Totala kvanto: 7,2 mln (1992).
- Parolas en kreologita franca lingvo.
- Kredantoj: katolikoj, estas ankaŭ kaj adeptoj de sinkreta kulto "vodu".
HISPANOJ
- Nomo: [m] espanjoles; [f] Espagnols; [r] ispanci; [p] espanhóis
- Popolo, ĉefloĝantoj de Hispanio (27,6 mln). Loĝas ankaŭ en Francio 500 mil, Argentino 400 mil, Usono 200 mil, Brazilo 200 mil. Totala kvanto: 29,0 mln (1992).
- Antropologie apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
- Bazon de hispana etno formiĝis Iberaj triboj intermiksitaj kun venintaj keltaj kaj germanaj triboj.
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
HONDURANOJ, Hondurasanoj
- Nomo: [f] Honduriens; [r] gondurasci; [p] hondurenhos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Honduro (5,15 mln). Totala kvanto: 5,24 mln (1992). Precipe hispano-indianaj mestizoj (ladino).
- Parolas en loka varianto hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
ITALO-SVISOJ
- Nomo: [f] Suisses italiens; [r] italoŝvejcarci; suíços italianos/ italo-suíços
- Popolo en Svislando (230 mil, 1992). Loĝas ankaŭ en Francio, Usono, Argentino. Totala kvanto: 265 mil
- Lingvo: itala.
- Kredantoj: katolikoj.
- SVISOJ - Nomoj: [f] Suisses; [r] ŝvejcarci; [p] suíços - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, itlao-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).
ITALOJ
- Nomo: [m] italiani; [f] Italiens; [r] italjanci; [p] italianos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Italio (54,35 mln). Totala kvanto: 66,5 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Usono (8,5 mln), Argentino (1,35 mln), Francio (1,1 mln) kaj aliaj landoj.
- Antropologie apartenas al hindo-mediteranea branĉo de eŭropoida raso.
- Lingvo: itala.
- Etnografiaj grupoj: venetoj, piemontanoj, toskananoj, lombardiano, ligurianoj, kalabrianoj, sicilianoj k.a. Aparte staras Sicilianoj kaj Sardenianoj.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
KATALUNOJ
- Nomo: [f] Catalans; [r] katalonco; [p] catalães
- Popolo en Hispanio (precipe en Katalunio): 7,5 mln Loĝas ankaŭ en Francio, Italio kaj la landoj de Ameriko. Totala kvanto: 8,16 mln (1992).
- Lingvo: kataluna.
- Kredantoj: katolikoj.
KOLOMBIANOJ
- Nomo: [f] Colombiens; [r] kolumbijci; [p] colombianos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kolumbio (32,5 mln). Totala kvanto: 34,5 mln (1992), precipe mestizoj, parto - mulatoj, kreoloj.
- Antropologia tipo formiĝis rezulte de kunfandiĝo de eŭropoida, negroida kaj mongoloida komponentoj.
- Parolas en kolombia dialekto de hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
KORSIKANOJ
- Nomo: [f] Corses; [r] korsikanci; [p] corsos
- Popolo, ĉefloĝantoj de la insulo Korsiko, 300 mil (1992). Parolas en dialektoj de itala lingvo kaj franclingve.
- Kredantoj: katolikoj.
KOSTARIKANOJ
- Nomo: [f] Costaricains; [r] kostarikanc; [p] costa-riquenses/costa-riquenhos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kostariko (pli ol 2,94 mln). Totala kvanto: 2,98 mln (1992). Precipe idoj de elmigrintoj el Hispanio, parto - mestizoj, nigruloj kaj mulatoj.
- Parolas precipe hispanlingve.
- Kredantoj: precipe katolikoj, nigruloj kaj mulatoj - protestantoj.
KUBANOJ
- Nomo: [m] kubanos; [f] Cubains; [r] kubinci; [p] cubanos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Kubo (pli ol 10,6 mln). Totala kvanto: 11,7 mln (1992).
- Parolas en kuba varianto de hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
MEKSIKANOJ
- Nomoj: [m] meĥikanos; [f] Mexicains; [r] meksikanci; [p] mexicanos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Meksiko (78 mln, 1992) kaj najbaraj regionoj de Usono (13 mln);
- Antropologia tipo - precipe mestizoj, formiĝintaj rezulte de miksiĝo de hispanoj kaj aborigenaj indianoj (Aztekoj, Majaoj, Otomoj, Miŝtekoj, Sapotekoj k.a.).
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
MOLDAVOJ
- Nomoj: [m] moldovean; [f] Moldaves; [r] moldavane; [p] moldavos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Moldavio (2,8 mln). Loĝas ankaŭ en Ukrainio (324,5 mil), en Rusio (172,7 mil, 1992). Totala kvanto: 3,35 mln
- Lingvo: moldava (= rumana).
- Kredantoj: ortodoksuloj.
NIKARAGVANOJ
- Nomoj: [f] Nicaraguayens; [r] nikaraguanci; [p] nicaraguanos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Nikaragvo (3,5 mln). Totala kvanto: 3,6 mln (1992).
- Precipe mestizoj kaj kreoloj.
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj, parto - protestantoj (precipe en oriento de la lando).
OKCITANOJ
- Nomoj: [f] Occitans; [oc] Occitans
- Popolo, loĝantoj de suda parto de Francio (Okcitanio). Totala kvanto : nekonata, ĉar ne ekzistas statistikoj pri lingvoj en Francio. Oni ofte taksas je duono de la tuta loĝantaro kiu scipovas aŭ almenaŭ komprenas la lingvon okcitanan (ĉ. 6 milionoj)
- Lingvo: la okcitana lingvo, kaj en ĉiutaga vivo ankaŭ ĝenerale la franca.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
PANAMANOJ
- Nomoj: [f] Panaméens; [r] panamci; [p] panamianos/panamenses
- Popolo, ĉefloĝantoj de Panamo (ĉ. 2,23 mln). Totala kvanto: 2,3 mln (1992).
- Precipe mestizoj kaj mulatoj.
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
PERUANOJ
- Nomoj: [f] Péruviens; [r] peruanci; [p] peruanos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Peruo (ĉ. 13,7 mln). Totala kvanto: 13,82 mln (1992).
- Precipe mestizoj kaj mulatoj.
- Lingvoj: hispana kaj keĉua.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
PORTUGALOJ
- Nomoj: [f] Portugais; [r] portugalci; [p] portugueses
- Popolo, ĉefloĝantoj de Portugalio (9,8 mln). Totala kvanto: 13,44 mln (1992).
- Lingvo: portugala.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
PUERTORIKANOJ
- Nomoj: [f] Portoricains; [r] puertorikanci; [p] porto-riquenses/ porto-riquenhos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Puerto-Riko; 3,55 mln (1992). Loĝas ankaŭ en Usono (2,22 mln).
- Precipe kreoloj, mulatoj kaj nigruloj.
- Parolas en lokaj variantoj de hispana lingvo.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
RETOROMANOJ
- Nomoj: [f] Rhétoromains; [r] retoromanci; [p] reto-românicos/réticos?
- Grupo de popoloj en Italio (ladinoj kaj friuloj, 740 mil, 1992) kaj Svislando (romanĉoj, 60 mil).
- Lingvo: retoromana.
- Kredantoj: katolikoj kaj protestantoj.
- SVISOJ - Nomoj: [f] Suisses; [r] ŝvejcarci; [p] suíços - komuna nomo de la loĝantaro de Svislando. Konsistas de germano-svisoj (4,22 mln, 1992), franko-svisoj (1,16 mln), italo-svisoj (230 mil) kaj retoromanoj (60 mil). Parolas en lingvoj germana, franca, itala kaj retoromana. Kredantoj: protestantoj (granda parto de germano-svisoj, franko-svisoj, itlao-svisoj kaj retoromanoj) kaj katolikoj (italo-svisoj k.a.).
- FRIULOJ - Nomoj: [m] furlani; [f] Friouliens; [r] friuli. Popolo en Italio. Kvanto: 720 mil (1992). Lingvo: friula dialekto de retoromana lingvo. Kredantoj: katolikoj.
REUNIANOJ
- Nomoj: [f] Réunionnais; [r] rejunionci-kreoli; [p] reunionenses
- Popolo, ĉefloĝantoj de Reunio (400 mil, 1992).
- Lingvo: kreoligita franca.
- Kredantoj: katolikoj.
RUMANOJ
- Nomoj: [m] români (devenas de la latina Romanus - "romiano"); [f] Roumains; [r] rumini; [p] romenos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Rumanio (20,66 mln). Parencaj etnografiaj grupoj - Meglenaj Rumanoj, Arumanoj, Istro-Rumanoj. Bazo de la Rumana etno estas Trakaj triboj - Getoj, Dacoj. Totala kvanto: 21 mln (1992), inter ili en Rusia Federacio ĉirkaŭ 6 mil.
- Apartenas al la Pontia tipo de hindo-mediteranea raso.
- Lingvo: rumana.
- Kredantoj: precipe ortodoksuloj.
SALVADORANOJ
- Nomoj: [f] Salvadoriens; [r] salvadorci; [p] salvadorenhos
- Popolo, ĉefloĝantoj de Salvadoro (pli ol 4,84 mln). Totala kvanto: 5,3 mln (1992).
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: katolikoj.
URUGVAJANOJ
- Nomoj: [f] Uruguayens; [r] urugvajci; [p] uruguaios
- Popolo, ĉefloĝantoj de Urugvajo (2,7 mln). Totala kvanto: 2,83 mln (1992).
- Lingvo: hispana.
- Kredantoj: precipe katolikoj.
VALONOJ
- Nomo: [f] Wallons; [r] valloni; [p] valões
- Popolo, loĝantoj de franclingva parto en Belgio (3,92 mln). Loĝas ankaŭ en Francio, Usono k.a. Totala kvanto: 4,1 mln (1992).
- Parolas en valona dialekto de franca lingvo.
- Kredantoj: katolikoj.
VENEZUELANOJ
Eksteraj ligiloj
- http://www.orbilat.com
- http://ualgiman.dtiltas.lt/italiku_ir_romanu_kalbos.html Arkivigite je 2014-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.unilat.org/info_ro/info.html Arkivigite je 2005-09-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.portalingua.info