Latinaĉo (en latino Latinitas culinaria) estas lokucio kiun oni uzas por rilati al tekstoj kiuj estas en tre malmulta akademia Latino ekde la vidpunkto de gramatiko, literumado, ktp. Ankaŭ en Latino kun vortotrezoro de moderna origino latinigita. Ĝenerale, oni uzas ĝin pro malklereco aŭ por humura celo.
Ankaŭ, pro analogeco, oni parolas iujn fojojn pri makaronia franca, makaronia angla, makaronia itala, ktp. Vidu ankaŭ artikolon pri Makaronio.
Tipa ekzemplo de makaroniaĵo estas la kanto Ameno[1] en pseŭdolatina fikcia lingvo t.e. la vortoj fonetike similas al la latina, sed fakte havas nenian signifon. Ĝenerale, la procezo konsistas el tradukado de vorto el iu ajn lingvo - plej ofte la angla - al la latina, konjugante ĝin sen konsideri iujn regulojn de fleksio kaj sintakso. Ĉi tiu "lingvo" estas uzata komike, kontraste al la serioza aspekto de la latina. Oni konjektas, ke ĉi tiu pseŭdolatino aperis kun universitatoj kiel maniero ludi kun la oficiala lingvo, kiu estis devige instruita tiutempe[2].
Historio
Kun la antaŭo de la literaturo goliarda mezepoka, komencis uzi ĉi tiun Latinon Tifi Odassi, en sia Maccharonea (1490), kaj popularigis ĝin la itala humanisto Teófilo Folengo, ankaŭ nomita Merlín Cocay aŭ Cocayo, en sia Baldus. Poste multnombraj komikaj aŭtoroj imitis ĉi tiun stilon, inter ili Bassano Mantovano, Giovan Giorgio Allione aŭ Fossa Cremonese, kaj aliaj kiuj sekvis sian ekzemplon por la tuta Eŭropo ĝis aktualaj tempoj; ekzemple, Ignacio Calvo reskribis parton de la Don Kiĥoto en Latinaĉo:
|
|
Alia ekzemplo de teksto en latinaĉo, dialekte franca:
|
Alia ekzemplo de teksto en latinaĉo, la liriko de la novepoka kanto Ameno:
|
Referencoj
- ↑ Filmeto Ameno, Vincent Niclo kaj la koruso de la ruĝa armeo.
- ↑ (pt) Flávio Motta Coutinho, Ameno? Dorime? O que significa a letra da música do era que virou meme?, Megacurisoso, la 27-an de januaro 2020
Bibliografio
- Ameno, konsiderata pseŭdolatina vorto
- Carmina Burana, Enkonduko de Carlos Yarza kaj traduko de Lluís Moles, Barcelona, Seix Barral, 1981.
- Antonio Fernández Ferrer (tradukisto). Ejercicios de estilo de Raymond Queneau
- Terry Pratchett. Discworld novels.
- Raymond Queneau. Exercices de style. (1947)