En geometrio, laterotranĉo estas operacio kiu tranĉas laterojn kaj verticojn de hiperpluredro aŭ kahelaro, kreante la novajn facetojn anstataŭ ĉiu latero kaj vertico.
Dum la laterotranĉo, lateroj kaj verticoj estas tranĉataj nur ĝis minimuma bezonata grado, kiam en la lateroverticotranĉo la verticoj estas tranĉataj ankaŭ plu.
Kubo - la fonta figuro | Laterotranĉita kubo (malgranda rombokub-okedro) - lateroj estas tranĉataj, kaj verticoj estas tranĉataj nur ĝis minimuma bezonata grado. | Lateroverticotranĉita kubo (senpintigita kubokedro) - lateroj de kubo estas tranĉataj, kaj verticoj estas tranĉataj plu. |
La operacio aplikas al hiperpluredro en 3 aŭ pli multaj dimensioj kaj al kahelaroj en 2 aŭ pli multaj dimensioj.
La operacio je la regula hiperpluredro aŭ kahelaro estas priskribata per etendita simbolo de Schläfli t0,2{p,q,...}.
Ĉi tiu operacio por pluredroj kaj 2-kahelaroj estas ankaŭ nomata kiel ekspansio aŭ elvolvaĵo, ĉar ĝi povas esti farita ankaŭ per preno de edroj de la fonta formo kaj dismovo ilin foren kaj enigo de la novaj edroj en la breĉoj por ĉiu malfermita vertico kaj latero. Noto ekspansio por la aliaj dimensioj ne estas la samo kiel laterotranĉo. Ekzemple por plurĉeloj kaj 3-kahelaroj ekspansio estas la samo kiel edrotranĉo.
Por pluredroj, laterotranĉa operacio donas direktan vicon de la fonta pluredro al ĝia duala pluredro.
Por pli alte dimensiaj hiperpluredroj, laterotranĉo donas direktan vicon de fonta hiperpluredro al ĝia rektigita formo.
Vidu ankaŭ
- Operacioj je hiperpluredroj kaj kahelaroj:
- Tranĉo t0, 1{p, ...}
- Laterotranĉo t0, 2{p, q, ...}
- Lateroverticotranĉo t0, 1, 2{p, q, ...}
- Edrotranĉo t0, 3{p, q, r, ...}
- Edroverticotranĉo t0, 1, 3{p, q, r, ...}
- Edrolaterotranĉo t0, 2, 3{p, q, r, ...}
- Edrolateroverticotranĉo t0, 1, 2, 3{p, q, r, ...}
- Ĉelotranĉo t0, 4{p, q, r, s, ...}
- Entutotranĉo t0, 1, ..., n-1{p1, p2, ..., pn-1}
- Rektigo t1{p, ...}
- Dutranĉo t1, 2{p, q, ...}
- Alternado
- Riproĉigo
- Simbolo de Schläfli - etendita simbolo de Schläfli priskribas rezultojn de la operacioj faritaj je regulaj hiperpluredroj kaj regulaj kahelaroj