Lassie
elpensita hundo
Kreita de Eric Knight
Verko Lassie Come-Home
Lassie
Rolita de Pal
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Sekso inseksa organismo

Lassie estas fikcia hundo kreita de Eric Knight en 1940, kiu estas ĉefrolulo de pluraj televidserioj, filmoj kaj aliaj verkoj. Lassie estas ina skota ŝafhundo. Ŝi elstaras per siaj kuraĝo kaj sindono kaj ofte savas homojn el vivdanĝero.

La nomo "Lassie" signifas "knabineto" en la skota lingvo.

En pluraj filmigoj, Lassie estis aktorata de virhundo nomata "Pal" aŭ poste de iu el liaj idoj.

Verkoj pri Lassie

  • rakonto Lassie Come-Home de verkisto Eric Knight de 1940
  • Lassie Come Home - usona filmo el la jaro 1943
  • Courage of Lassie - usona filmo el la jaro 1946
  • Lassie (televidserio, 1954) - usona televidserio elsendita ekde 1954 ĝis 1973
  • Lassie (filmo, 1994) - usona filmo el la jaro 1994
  • Lassie (filmo, 2005) - usona filmo el la jaro 2005

Krome, Lassie havas kelkajn similecojn kun alia samnoma hundino, kiu estas la heroo de la rakonto "The Half Brothers" de brita verkistino Elizabeth Gaskell de 1859.


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.