Laskod [laŝkod] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Baktalórántháza.
Bazaj informoj
- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 1080
- Poŝtkodo: 4543
- Telefonkodo: 45
Situo
Laskod situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Baktalórántháza troviĝas 9, Kisvárda 23, Vásárosnamény kaj Dombrád po 26, Mátészalka 29, Nyírbátor 30, Nyíregyháza 39, Debrecen 82, Budapeŝto 266 kilometrojn.
Historio
La unua mencio devenis el 1283. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto, kuracejo.
Vidindaĵoj
- kalvinana paroĥa Kalvinana kirko (Laskod) el la 13-a jarcento, post 6 jarcentoj pligrandiĝis kaj turo alkonstruiĝis
- lago
Fontoj
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.gyaloglo.hu
- www.iranymagyarorszag.hu
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.