Las ovejas no pierden el tren
filmo
Originala titolo Las ovejas no pierden el tren
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2015
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Álvaro Fernández Armero
Loko de rakonto Madrido
Rolantoj Irene Escolar  Candela Peña  Inma Cuesta  Raúl Arévalo  Alberto San Juan  Pilar Castro  Kiti Mánver  Petra Martínez  Miguel Rellán
IMDb

Las ovejas no pierden el tren (La ŝafoj ne maltrafas la trajnon) estas hispana komedia filmo premierita la 30an de januaro 2015 en Hispanio. Ĝi estis verkita kaj reĝisorita de Álvaro Fernández Armero kaj protagonistigita de Inma Cuesta, Raúl Arévalo, Candela Peña, Irene Escolar kaj Alberto San Juan. La filmo interplektigas la malfacilajn vivojn de nefeliĉaj parigitaj aŭ ne parigitaj personoj kun la malfacilo vivi en kamparo aŭ en aliaj vivaj malfacilaĵoj (maljuneco, nefekundeco ktp.).

Intrigo

Luisa (Inma Cuesta) kaj Alberto (Raúl Arévalo) estas geedzoj kiuj translokiĝis al kampara vilaĝo kun sia filo. Alberto estas verkisto suferanta je verkoblokado kaj Luisa estas moda desegnistino, kaj ambaŭ vivas malfacile. Juan (Alberto San Juan), frato de Alberto, estas 45-jaraĝa ĵurnalisto kies koramikino estas dudekjarulino Natalia (Irene Escolar), sed li ne kapablas kongrui kun la junula ŝia vivo. Aliflanke Sara (Candela Peña), fratino de Luisa, estas virino kiu amikiĝis kun multaj viroj sed ne kapablis edziniĝi ĝis ŝi ekkonis Paco [PAko] (Jorge Bosch), kiu ne same deziras. La patrino de Luisa kaj Sara nome Marisa (Kiti Mánver) estas mistera separiĝinta maturulino.

Geaktoraro kaj roluloj

AktoroRolulo
Inma CuestaLuisa
Raúl ArévaloAlberto
Candela PeñaSara
Irene EscolarNatalia
Alberto San JuanJuan
Jorge BoschPaco
Kiti MánverMarisa
Pepo OlivaManolo
Miguel RellánRodrigo
Petra MartínezIsabel
Pilar CastroPaula

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.