Las criaturas saturnianas | |
---|---|
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Las criaturas saturnianas (La saturnaj estaĵoj) estas unu el la ĉefaj libroj de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1968, kiam la aŭtoro estis jen la kerno de sia etapo de ekzilo.[1]
Temas pri historia romano kiu rakontas la historion de rusa princino en la 18-a jarcento kaj reuzas rakontan materialon el antaŭa verko, nome Emen Hetan (1958).[2]
Intrigo
Lizaveta en la koro de la rusa aristokrataro planas edziniĝi al pola princo, pro kio laŭ ordono de la carino Katerina la Granda estas kidnapita de la favorito Orlof, kiu perfortas ŝin survoje el Florenco al Rusio, poste prefortas ŝin ankaŭ la oficiroj kaj poste la maristoj. Ŝi suferas naŭ jarojn en subtera ublieto de la fortikaĵo Petro-Paŭlo. Ŝi tie gravedas, naskas, la bebo mortas dum inundo, kaj ratoj manĝas ĝian korpon, dum la patrino povas nur rigardi.[3]
En dua parto ŝi vagadas tra Rusio esplorante pri la destino de Radzivil, la pola nobelo al kiu ŝi planis edziniĝi; poste, protektita de Orlof, veturas kun Cagliostro kaj Perĥotin, tra norda Italio, suda Francio kaj al Zugarramurdi, kies sabatorgion oni detale priskribas. Poste Cagliostro kaj Lizaveta pasigas sezonon en la kastelo Torre Cebrera de la kavaliro Spic. Dume estas ampleksa diskursaro de Sender pri blanka kaj nigra magioj, filologie kaj eĉ hispanece. Poste oni revenas al rakonta stilo: Lizaveta revenas al Florenco, kie Spic denoncas Cagliostro al la Inkvizicio.
Pli detala disvolvigo
La juna kaj bela princino Lizaveta 15-jaraĝa, loĝas en Florenco nesciante, ke ŝi estas filino de la rusa carino Elizabeta kun la grafo Rasumosvki, kun kiu ŝi loĝas, kredante lin sia onklo. La kardinalo Ricci parolas kun Cagliostro pri venenoj kaj komplotoj kontraŭ papo el jezuitoj; krome li parolas ankaŭ kun la grafo Rasumosvki pri ĵusa puĉo de la carino Katerino la 2-a kontraŭ ŝia edzo, la caro Petro la 3-a, kaj aliaj aspektoj de la rusa politiko. La pola nobelo Radzivil, kiu konspiras kontraŭ Katerino, pretendas Lizaveta, mortas la grafo, kaj Radzivil iras al Vilno por prepari sian nupton. Orlof estas sendito al Italio serĉe de artaĵoj por la muzeo de Sankt-Peterburgo; al lia ŝipo en la haveno de Livorno (Florenco) venas Lizaveta kiel honora invitito kaj Orlof elhaveniĝas portante Lizaveta pro ordono de la carino, malkontenta kun la agado de Radzivil. Survoje perfortas ŝin Orlof, de kiu ŝi enamiĝas, poste ankaŭ la oficiroj kaj poste la maristoj. Ŝi suferas pli ol naŭ jarojn en subtera ublieto de la fortikaĵo Petro-Paŭlo. Tie ŝi devas barakti kontraŭ ratoj kiuj klopodas por ŝteli ŝian malabundan panpecon. Ŝi tie gravedas el la ŝipaj perfortoj, naskas, la bebo mortas dum inundo, kaj ratoj manĝas ĝian korpon, dum la patrino povas nur rigardi. Venas amnestio pro venko de rusoj super la Otomana Imperio kaj ŝi elprizoniĝas tute maljuniĝinta (29-jaraĝa ŝi aspektas kvazaŭ 50-jarulino). Ŝi vizitas Orlof por demandi al li pri la morto de Radzivil kaj fakte ĉar ŝi plue amas lin. Li resendas ŝin al iu Aleksandroviĉ (reĝa atestanto) kiu rakontas al ŝi la morton de Radzivil, fakte en la sama fortikaĵo kie ŝi estis malliberigita (Sender en pluraj verkoj cerbumas pri ekzekutoj).
En dua parto Lizaveta veturas tra Eŭropo, konis Cagliostro-n, kaj poste aliajn strangulojn, kiel la kuracisto Trifono Ivanoviĉ, la trompisto Ĉiĉikov, kiu aĉetis en Voroneĵ mortintajn sklavojn por spekulacii kun la proprectitoloj, tri bonaj ŝtelistoj, kaj finfine Perĥotin, kiu ekveturas kun Lizaveta kaj poste ankaŭ kun Cagliostro, kiu deklaras sian amon al Lizaveta kaj veturas jam kun ŝi al Zugarramurdi. La tutan tempon Cagliostro diskursas pri nigra magio. En Zugarramurdi okazas la sabatorgio, sed Cagliostro montriĝas supera al ties partoprenantoj, kiuj ne agnoskas tion. Nova rolulo Spic montras ankaŭ satanan idearon, kio kontrastas kun la ekspono fare de Cagliostro de la blanka magio. Policanoj venas kaj okazas amasa fuĝado. Spic invitas Lizaveta kaj Cagliostro al sia kastelo Torre Cebrera en Pireneoj (kasteloj en Pireneoj rilatas kun la infanaĝo de Sender en Aragono). Sekvas la kontrasto inter la du idearoj kaj diskursoj pri simileco inter diversaj kulturoj de diversaj epokoj kaj lokoj. Okazas tensa sceno inter Cagliostro kaj la edzino de Spic kiu gravediĝis de Cagliostro dum sabatorgio, kies bebo mortis aŭ estis murdita. Ŝi incitas sian edzon al duelo, kio finfine okazas, teorie per senkugla pafado, sed Cagliostro ŝajne aŭdas kuglojn, kaj sekve li foriras.
Lizaveta kaj Cagliostro kuniĝas kun Perĥotin en Karkasono kaj Cagliostro vidas en Ĝenovo Spic, kiu sekvas ilin por rekuperi la mitan gralon, kiun li mem kaŝis en la valizoj de Lizaveta. En Florenco Spic denoncis Cagliostro-n al la Inkvizicio kaj ili fuĝas kaj pro tio kaj pro la ĥolero al Croce Vecchia. Tie la lokanoj baraktas por eviti triston (kiu povus okazigi la malsanon) pere de konstantaj muziko kaj dancado.[4] Tamen la filino de Perĥotin, Katerina, kaj li mem mortas pro la malsano. Cagliostro estas arestita, Lizaveta portas al li en Romo ĉiutage manĝaĵojn, ĝis ŝi ekscias, ke li mortis.[5]
Analizo
Temas pri historia romano kies tezo estas la apologio de malbono. Lizaveta amas tiujn kiuj okazigas ŝian malbonaĵon: Orlof kaj la kardinalo Ricci kiu denoncis ŝin al la carino. Tamen ne aperas en tiu verko, male al aliaj verkoj de Sender de tiu epoko, la morto kiel parto de malbono. La morto estas bone traktata ankaŭ en El bandido adolescente, Bizancio kaj La aventura equinoccial de Lope de Aguirre, tiu ĉi lasta pli simila al LCS.
|
Apartaj trajtoj
- En tiu romano, la ĉefrolulo ne estas viro, kiel oftas en la verkoj de Sender kaj ĉefe en liaj historiaj romanoj, sed virino, same kiel en la romanoj pri Teresa de Jesús.
- En tiu verko, Sender iom apartiĝas de la hispanaj temoj, kutimaj en liaj verkoj. Inter liaj historiaj romanoj nur en El bandido adolescente mankis hispana ĉefrolulo, sed eĉ tie tiu havis fortajn simpatiojn al hispanuloj. Tamen ankaŭ en LCS aperas hispanaj duarangaj roluloj kaj ankaŭ diskursa temo pri magio kaj sorĉistinoj rilatas la la hispana kulturo. Aliflanke pro lia agado okazanta ekster Hispanio, kaj grandparte en Rusio, ĝi antaŭavertas pri posta verko, la unua kaj nura tute nehispana historia romano, nome El pez de oro.
- Tria trajto estas manko de klara intriga linio aŭ strukturo, kiu ĉefe en la dua parto abundas je diskursemo kaj uzado de heterogena materialo, ĉefe devena el Emen Hetan, iom rare en la historiaj romanoj de Sender, sed pli komprenebla en la kunteksto de lia ĝenerala verkaro.[6]
Roluloj
Dekomence, dum la ok unuaj ĉapitroj la princino Lizaveta Tarakanova estas la nura ĉefrolulo. Poste ŝi formos paron kun Cagliostro, dum alia paro estos formita de Cagliostro kaj Spic.
La dureco de la preskaŭ dek jaroj de ublieto kondukas la princinon al stato de abulio, vola ekptikismo kaj senintereso. Tiukadre Pilar diris al ŝi:
|
La senmezuro de ŝia tragedio faras ŝin neracia estaĵo, kio kongruas kun ripetita idearo de Sender.
|
Kadre de tiu neracio Lizaveta amas la du kaŭzantoj de lia malbono: Orlof, kiu kidnapis ŝin, kaj la kardinalo Ricci kiu denoncis ŝin.
El la ĉapitro 9a Cagliostro altiras la princinon al si kaj montriĝas kiel enigma figuro intriganta tra la eŭropaj kortegoj kun ampleksaj konoj pri historio, religio, medicino, politiko ktp., pri kio li ĉarlatanas kaj eĉ hegemonias en la idearo de la libro. Tamen li ne estas altira por la princino. Spic esta lia komplemento (nigra magio antaŭ blanka magio) kaj la nura hispana rolulo en la romano, pli altira por la princino, eble ĉar li kontrastas kontraŭ Cagliostro.[7]
Duarangaj roluloj estas Orlof, Ricci, Perĥotin, lia filino (kiu malamas Cagliostro-n), Pilar, la servistino de Aix ktp.
El la titolo al la temo
Indas detala esplorado al la du sencovortoj de la titolo. La hispanlingva vorto "criatura" estas rilatita en la oficiala hispanlingva vortaro al tri sencoj: bredita aĵo, bebo kaj feto. Ŝajnas, ke la tri konceptoj kongruas kun la ĝenerala kompreno de la verko. La edzino de Spic suferis aborton (spic konservis la feton alkohole kaj montris ĝin al siaj invititoj) kaj ĉefe havis filon kiuj atingis tri jarojn sed estis mortigita kaj konservita froste en glaĉero, post kio Spic bruligis ĝin por uzi ĝiajn cindrojn en sabatorgia ceremonio; fakte tiu filo estis generita en alia sabatorgio fare de Cagliostro. La alia senco -bredita aĵo- distas el persono aŭ animalo, kio kondukas al "aĵo", tio estas la nenormaleco, kongrue kun la ĉeftemoj magio kaj satanismo.
Pri la alia vorto "saturniana" oni memoru, ke Saturno estis unu el la unuaj dioj de la romia mitologio, patro de Jupitero, Juno kaj Plutono, iama dio de agrikulturo, kiu forpelita el la ĉielo fare de Jupitero instaliĝis en Latio por instrui agrikulturon kaj starigi orepokon; ĝia kulto kuniĝis al tiu de Ĥrono, dio de la tempo, malfacile kongruebla kun la nemoraleco de la sabatorgioj kaj nigra magio; sed estas kontakto: Vesta, patrino de Saturno kaj de lia pli aĝa frato Titano, sukcesis ricevi de tiu la plejaĝecajn rajtojn por Saturno (simile al la hebrea mito de Esav kaj Jakobo), kondiĉe, ke Saturno mortigu siajn virajn filojn por le la rajtoj revenu al la stirpo de Titano. Eble la pentraĵo de Francisco de Goya priskribante Saturnon vorante siajn filojn estus la inspiro de Sender por tiuj titolo kaj temo, en kiu Spic fakte uzas la restaĵojn de lia murdita filo por satana komunio. Krome la romiaj saturnaĵoj iom similas al la senbridaj sabatorgioj propraj de la kerno de la verko.[8]
Kaj Spic kaj Cagliostro konsideras la nigramagiajn ritojn kiel heredo de kultoj el antikveco, pro kio oni postulas satanismon kiel dejarcenta afero. Kaj tie la verko konektas kun la hispana kulturo: por Spic Hispanio estas "la tero de Pajno, la tero de la diablo" (op. cit, p. 218).[9]
Murdoj de rektaj parencoj
En la verkaro kaj en la vivo de Ramón J. Sender abundas kaj gravas la rakontaj momentoj en kiuj konfliktas la rilatoj inter patr(in)o kaj fil(in)o aŭ inter geedzoj, kio ofte rezultas en morto. Plej verŝajne Sender suferis la murdojn de sia edzino kaj de sia frato en la komenco de la Hispana Enlanda Milito, dum li sukcesis survivi. Ĉu estis traŭmato aŭ ne, la fakto estas ke en multaj verkoj de Sender aperas epizodoj en kiuj okazas mortoj tiukadre. En Réquiem por un campesino español la murdo de Paco lasas sian edzinon vidvino kaj graveda. En "La antesala" la morto de Manuel lasas Nazaria vidvino, kiu spite sian katolikecon perfidas lin pense. En El lugar de un hombre, la edzino de Sabino kiel supozita vidvino reedziniĝas kaj krome oni rilatigas ŝin kun unu el la supozitaj murdistoj. En "Novelas ejemplares de Cíbola" la profesoro St Jhon murdas sian kuzon pro ĵaluzo. En "La llave" Rosenda incitas sian duonfilon Fau al patromurdo.
Ankaŭ inter historiaj romanoj Sender uzas tiajn epizodojn: En "Bizancio" Roger mortas pro perfido fare de parencoj de sia edzino. En El bandido adolescente la morto de la ĉefrolulo lasas vidvinon. En "Jubileo en el Zócalo" Hernán Cortés abandonas sian edzinon en Kubo kaj oni supozas, ke li murdas ŝin por iri al Meksiko, kie li estos kun Malinĉe. En La aventura equinoccial de Lope de Aguirre oni murdas ĉiujn amantojn de doña Inés, kaj poste ŝin mem; aliflanke Lope murdas sian filinon; ambaŭ estis la nuraj virinoj en la romano. En "Túpac Amaru", lia edzino estas torturita kaj barbare ekzekutita antaŭ li. En "El pez de oro" Aleksandro la 1-a permesas, ke oni murdu lian patron, Paŭlo la 1-a, kio iĝos obsedo por la tuta romano. En "Carolus Rex", lia duonfrato, don Juan mortas pro perdo de la reĝa favoro. Kaj en LCS Spic ŝajae murdas sian filon kaj certe uzas la restaĵojn por sorĉoritoj; aliflanke Lizaveta estas kondamnita pro la elekto de edzo, kaj vidas kiel ratoj manĝas lian mortintan filon; krome la carino Katerino murdas sian edzon Petro la 3-a.
Tio povus aspekti rezulton el traŭmatoj suferitaj de Sender en 1936, sed aperas similaj kazoj ankaŭ en Míster Witt en el cantón (1935), tio estas unu jaron antaŭ la supozita traŭmo; temas pri la mortigoj de du supozitaj amantoj de Milagritos, kiuj profitas al ŝia edzo. Tio estus klarigita pro la fakto, ke temas pri tre profeteca verko: la enlanda konflikto okazos unu jaron poste, kaj ankaŭ la kontrasto inter racia edzo kaj emocia edzino.[10]
Referencoj
- ↑ Ramón J. Sender, Las criaturas saturnianas, Barcelona, Destino, 1968; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 29.
- ↑ Ramón J. Sender, Emen Hetan (Aquí estamos), México, Libro Mex, 1958; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 23.
- ↑
„ La unuajn noktojn ŝi kredis morti pro malvarmo. La tagiĝoj estis tre akraj kaj ŝi ruliĝis sur si mem kaj ŝiaj larmoj frostiĝis sur ŝia vizaĝo. Ŝi suferis malsaton, malvarmon kaj konstantan timon [...] Iam ŝi konstatis, ke la naturo ne postulas amon por fari la miraklon de patrineco. Ŝi gravediĝis. (op. cit. p. 78.) ” - ↑ Tio iĝos la temo de Ramón J. Sender, La efemérides: novela, Madrid, Sedmay, 1976.
- ↑ Salguero, op. cit, pp. 150-152.
- ↑ Salguero, op. cit, pp. 149-150.
- ↑ Salguero, op. cit, pp. 154-156.
- ↑ Salguero, op. cit, pp. 156-158.
- ↑ Salguero, op. cit, pp. 158-159.
- ↑ Salguero, op. cit, pp. 163-166.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Francisco Carrasquer, "Imán" y la novela histórica de Ramón J. Sender, Londono, Támesis, 1970. pp. 233-251.
- Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
- José María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender, Universidad de Extremadura (Facultad de Filosofía y Letras), Cáceres, 1981. pp. 149-166.
- Julia Uceda, "Criaturas senderianas (variaciones sobre una obra abierta)", en Alazet, 4 (1992) pp. 187-214.
Eksteraj ligiloj
- Verkoj de Ramón J. Sender en Instituto de Estudios Altoaragoneses