Las Majadas | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16142 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Aurelio Arcos Rebollo (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 277 (2016) | ||
Loĝdenso | 3,17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 18′ N, 2° 1′ U (mapo)40.2975717-2.0224378Koordinatoj: 40° 18′ N, 2° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 400 m [+] | ||
Areo | 87,25 km² (8 725 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Las Majadas [+] | |||
Las Majadas [lasmaĤAdas] (La Gregejoj, ĉar la unuaj setlantoj estis paŝtistoj kiuj tie tranoktis) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. En la municipa teritorio troviĝas grava ĉasejo El Hosquillo [osKIjo].
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas majadeño [maĥaDEnjo]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 277 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,17 loĝ/km².
Situo
Las Majadas estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Alta en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,400 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 87,25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°17′51″N 2°01′21″Ok.
Historio
En la 12a jarcento estis tie senjorlando de la familio Jaraba [ĥaRAba], ligita al la kristana konkero de Kvenko. En libro pri ĉasado de Alfonso la 11-a en la 14a jarcento oni parolas pri la ĉasado en Majadas.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Las Majadas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Las Majadas kie oni alvenis al la nunaj 277.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidu ankaŭ
Bibliografio
- Anastasio Martínez Sáez kaj José Luis Muñoz Martínez. "Las Majadas, puerta de la Serranía." Excma. Diputación Provincial de Cuenca.