Las Berlanas | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05162 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 326 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 48′ N, 4° 46′ U (mapo)40.803055555556-4.7605555555556Koordinatoj: 40° 48′ N, 4° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 946 m [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Las Berlanas [+] | |||
Las Berlanas [lasberLAnas] estas municipo en la nordocentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.
Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de kvar domaroj (pro tio estas kvar kastelturoj en la blazono kaj en la flago), iom separataj, nome Aldehuela, El Burgo, Rivilla kaj Barrio Nuevo (tiu lasta konstruita post inundo de 1959 kiu detruis El Burgo (nune senhoma), kies unuaj domoj estis okupitaj en 1963). Ĝi okupas totalan areon de 16,69 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 334 loĝantojn. Ĝi perdis 430 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 22 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Riocabado, El Oso, Gotarrendura, San Juan de la Encinilla, Monsalupe kaj Peñalba de Ávila.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).