Lars Levi Læstadius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lars Levi Laestadius | |||||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1800 en Jäkkvik | ||||
Morto | 21-an de februaro 1861 (61-jaraĝa) en Pajala parish | ||||
Religio | Eklezio de Svedio vd | ||||
Etno | svedoj vd | ||||
Lingvoj | sveda • lule-samea • tornival-finna • nord-samea vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Upsalo vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Petrus Læstadius • Carl Eric Læstadius vd | ||||
Infanoj | 12 | ||||
Parencoj | Lars-Levi Laestadius vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto • filikisto • verkisto • pastro • pastoro • scienca ilustristo vd | ||||
Laborkampo | plantoscienco • Kristana reviviĝo • Saliko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Lestadianismo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lars Levi LÆSTADIUS aŭ LAESTADIUS, finne iam Lauri Leevi Laestadius (naskiĝis la 10-an de januaro 1800 en Arjeplog, mortis la 21-an de februaro 1861 en Pajala) estis sveda pastro kun parte samea deveno, kiu fariĝis gvidanto por movado de kristana reviviĝo kiu laŭ li estas nomita lestadianismo. Li subtenis vidon, laŭ kiu ĉiuj infanoj naskiĝas en kristana kredo kaj alimaniere ol luteranaj kristanoj normale kredas, bapto ne peras kredon. Tamen li volis konservi infanan bapton. Li laboris en nordaj areoj de Svedio, Norvegio kaj Finnlando. Li estis ankaŭ elstara botanikisto, verkinto de pluraj libroj kaj forta aktivulo por senalkoholeco.
Laestadius laboris kontraŭ peko, alkoholo kaj krimeco kaj aldonis kristanismon kaj legoscion. Li estis ankaŭ planta sciencisto kaj esploristo de samea antikva kredo. Li faris kunlaboron kun finna Juhani Raattamaa. Li fariĝis kavaliro de francia Honora legio. Same ol multaj lestadionistoj ankaŭ nun li malapogis kontraŭkoncipon – li kaj lia edzino havis 15 infanojn. Filo de filo de filo de Laestadius kaj lia edzino estis sveda verkisto kaj teatra reĝisoro Lars-Levi Laestadius (1909–1982).
Lestadianismo
Lestadianismo (svede læstadianism, svede lestadiolaisuus) estas movado de kristana reviviĝo ene de la luterana eklezio, nomata laŭ Lars Levi Læstadius (1800–1861), kiu estis pastro en la paroĥoj de Pajala kaj Karesuando. Liaj pento-predikoj kaŭzis movadon kiu rapide disvastiĝis tra Norda Kaloto. Interalie inter sameoj multaj ŝanĝis sian vivkonduton kaj malpliigis sian alkoholismon. Pli poste ĝi disvastiĝis ankaŭ al Nordameriko. Plej granda ĝi estas en Finnlando.