Larisch
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio lineage
Lando Aŭstrio-Hungario Silezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Palaco de Larischidoj en Vieno
Grafo Jan Larisch-Mönnich (1821-1884), aŭstria ministro de financoj kaj plej supera marŝaleto de imperiestra kortego

La familio Larisch, ekde 1791 ankaŭ Larisch von MönnichLarisch-Mönnich, (ĉeĥe Laryšové ze Lhoty, germane Larisch-Mönnich, pole Larischowie) estas malnova nobela familio de la 16-a jarcento ekloĝinta en Silezio. En Teŝina princlando ekde duono de la 16-a jarcento aprtenis al ili senjorujo Karviná, kiun ili pli poste disvastigis per heredaĵoj kaj pluaj aĉetoj. Pro meritoj en administrado en Sileziaj princlandoj ili akiris titolon de ĉeĥaj baronoj (1654) kaj grafoj (1748), fine de la 18-a jarcento ili akceptis aliancan nomon Larisch-Mönnich. Longe ili apartenis al malmulte signifa regiona nobelaro de la norda Moravio kaj Silezio, nur fine de la 18-a jarcento dank' al minado de nigra karbo ili signife riĉiĝis kaj poste kreskis ankaŭ ilia prestiĝo. Jan Larisch-Mönnich (1821–1884) estis aŭstria ministro de financoj kaj plej supera marŝaleto de imperiestra kortego, lia filo Jindřich Larisch-Mönnich (1850–1918) estis longjara landa hetmano en Silezio. En la 19-a jarcento dank' al mineja entreprenado kaj pluaj aktivecoj en industrio apartenis la familio Larisch al la plej riĉa nobelaro en la Habsburga monarkio, ilia posteno reflektis ankaŭ en multnombraj alikonstruoj de familiaj sidejoj (Solca, Fryštát), ili proprumis palacojn en Opava, Teŝino kaj Vieno. En la jaro 1945 ilia posedaĵo en Ĉeĥoslovakio estis ŝtatigita, ties valoro estis tiam taksata al tri kaj duono de miliardoj da kronoj. La familio hodiaŭ vivas en Aŭstrio kaj Suda Ameriko.

Personecoj

  • Jan Bedřich (†1685), landa hetmano en Teŝinio 1667-1685
  • Jindřich Ferdinand (1653-1730), landa hetmano en Teŝinio 1696-1699
  • Jindřich Larisch-Mönnich (1793-1859), c.k. ĉambelano, entreprenisto
  • Jan Larisch-Mönnich (1821-1884), aŭstria ministro de financoj 1865-1867, plej supera kortega marŝaleto 1871-1884
  • Jindřich Larisch-Mönnich II. (1850-1918), landa hetmano en Silezio 1886-1916
  • Jan Larisch-Mönnich la 2-a (1872-1962), deputito de imperiestra konsilantaro, lasta posedanto de grandbienoj en Ĉeĥoslovakio
  • Franziska von Starhemberg, naskiĝinta Larischová (1875-1943), deputito de supraaŭstria landa parlamento

Literaturo

Blazono de familio Larisch-Mönnich
  • Ottův slovník naučný, díl 15.; Praha, 1900 (reprint 1999) s. 671 ISBN 80-7185-226-0
  • Kuča, Karel: Města a městečka v Čechách, na Moravě a ve Slezsku, díl II., s. 819-838; Praha, 1997 ISBN 80-85983-14-1
  • Šopák, Pavel: Klasicistní architektura Opavy let 1780-1850; Opava, 2003 ISBN 80-903055-5-5
  • Wallersee, Marie svobodná paní: Láska a krev. Skandál kolem Mayerlingu; Praha, 1993 ISBN 80-85785-11-0
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.