Lappeenranta

Blazono de Lappeenranta

Situo de Lappeenranta

Blazono Situo
urbo komunumo dua-nivela administra teritoria unuo
www.lappeenranta.fi
Provinco Suda Karelio
Fondita 1649
Areo 1 756 km²
Loĝantaro 72 000
Finnlingvaj 96,2 %
Svedlingvaj 0,2 %

Lappeenranta estas urbo kaj komunumo en la provinco Suda Karelio de Finnlando, ĉe la landlimo de Rusio. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando.

Historio

La urbon fondis en 1649 la sveda reĝino Kristina (Svedio). Ĝi iĝis en 1721 provinca ĉefurbo. Ylämaa estis ligita al Lappeenranta en 2010.

rezidejo de la urba fortikaĵo

Vidindaĵoj

  • ligna urbodomo, konstruita en 1829 laŭ planoj de Carl Ludwig Engel
  • la luterana ligna kirko Sankta Maria
  • la plej malnova ortodoksa preĝejo de Finnlando (1785)
  • akvoturo
  • fortikaĵo ĉe la norda rando de la urbo

35 km sude de Lappeenranta situas la eta komunumo Ylämaa, la sola minada kaj prilabora ejo de la juvelŝtono spektrolito.

Ekonomio

Grava ekonomia branĉo de la urbo estas la komercado, lignoinstruado, maŝinproduktado. La flughaveno Lappeenranta troviĝas 2 km okcidenet de la urbo.

Lappeenranta estas sidejo de la en 1969 fondita Teknika Universitato de Lappeenranta kun ĉ. 5700 studentoj kaj 980 kunlaborantoj.

Saimaa-kanalo ĉe Lappeenranta

Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj de Lappeenranta estas


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.