![]() Kiel legi la taksonomion | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: ĉi-epoke | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Laonastes aenigmamus Jenkins, Kilpatrick, Robinson, Timmins, 2005 | ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La laosa rokrato (Laonastes aenigmamus) estas ronĝulo, kiun scienculoj malkovris kaj priskribis nur en 2005. Ĝi vivas en Laoso kaj ne parencas al aliaj ronĝuloj. Ĝi estas la sola reprezentanto de la familio de Diatomyidae, kies pluaj specioj formortis jam antaŭ 11 milionoj da jaroj.
Priskribo
La laosa rokrato similas al sciuro. La kruroj estas mallongaj, la vosto estas dike harkovrita. Okulfrapa estas la granda, longa, rundigita kranio. La felo estas malhelgriza aŭ nigra. Ĝi havas la korpolongon de 26 cm plus la vosto longas 14 cm. Ĝi pezas ĉ. 400 gramojn.
Disvastiĝo kaj vivmetodo
La laosa rokrato estas konta ĝis nun nur el la provinco Khammouan en suda Laoso, kie triviĝas klakŝtonoj. Ili estas verŝajne nokte aktivaj bestoj kaj manĝas foliojn, grajnojn kaj herbojn.
Oni malkovris ĝin en loka foiro.
Eksteraj ligiloj
- germane
- angle Arkivigite je 2005-10-25 per la retarkivo Wayback Machine