Lanuga sileno | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Silene coronaria (L.) Clairv., 1811 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Lanuga sileno (Silene coronaria) estas herba planto plurjara el la familio Kariofilacoj. Ĝi kreskas plej ofte en mediteraneaj kaj montaraj regionoj. Ĝin oni ofte kultivas en bedoj, pro la kontrasto inter la kutimaj verdaj plantoj kaj ĝiaj intensaj koloroj foliaj kaj floraj.
Priskribo
Ĝi altas 30-60 cm. Unue aperas bazaj larĝaj folioj kaj sekvantjare kreskas tigo. Ili floras de majo ĝis julio (septembro en la ĝardenoj) en varmaj kaj sekaj lokoj.
- Tigo: lanuga, ĝi disbranĉiĝas je la supro, portas foliojn kaj florojn.
- Folioj: ili paras kaj laŭ la tigo pli kaj pli malgrandas, fiksitaj je la disbranĉiĝoj de la tigo. Lancformaj ili lanuge aspektas kaj arĝente verdgrizas same kiel la tigo.
- Floroj: ili kreskas de majo ĝis julio (ĝis septempro en la ĝardenoj) en loza duflanka cumo kun longaj pedunkloj. Ili duseksas kaj ilin polenas insektoj. La kvin purpuraj petaloj longas 2-3,5 cm, ĉu regulrandaj, ĉu entranĉitaj.
Kresklokoj
Sovaĝe, foje subspontane ĝi kreskas en stepoj kaj senkulturejoj en Suda kaj Meza Eŭropo kaj en Okcidenta Azio, el kie ĝi originas.
Ĝardenumaj konsiloj
Ĉar la planto emas kreski en varmaj lokoj oni elektu bedojn en suna ekspozicio en malriĉa kaj gruzeca aŭ sableca grundo. Tamen ĝi povas adaptiĝi en duon-ombro. Ĝi spontane dissemiĝas kondiĉe ke oni lasu la kapsulojn maturiĝi kaj poste oni povas transloki la plantidojn kun iom da tero en aliajn lokojn de la ĝardeno.