La langvedoka estas dialekta variaĵo de la okcitana lingvo. Ĝi estas parolata en Francio, en la departementoj de Aveyron, Lot, Tarn, Aude, Hérault, kaj parte en Lot-et-Garonne, Tarn-et-Garonne, Lozère, Haute-Garonne, Ariège, Gard, Dordogne, Cantal, Orientaj Pireneoj kaj Gironde.
El historia-fonetika vidpunkto oni povas rimarkigi la sekvajn karakterizaĵojn de la langvedoka disde la aliaj okcitanaj variaĵoj.
- Manko de palataliĝo de la latinaj ka, ga: GALLU > gal, CAPRA > cabra.
- Konservado de la fina -s por pluralo, komunaĵo kun la gaskona kaj la kataluna kaj distingas ĝin disde la provenca: FLORES > flors, PORTAS > pòrtas
- Patalatización parta, en la sudo, de la latina grupo kt: FACTU > fait, LACTE > lait.
- Konservado de -l fina (-l aŭ -ll), male al la provenca kaj gaskona: SAL > sal, BELLU > bèl
- Falo de la -n el n intervokala latina. Ĉi tiu karakterizaĵo komunas kun la kataluna kaj malsamigas ĝin de la gaskona kaj la provenca: VĪNU > vi (katalune vi, provence [viŋ]), BĔNE > bé.
- Konservado de la finaj okluzivaj konsonantoj, komunaĵo kun la kataluna: LŬPU > lop.
- Neŭtraligado de la nazaloj -M, -NN, -NG en lasta pozicio.
Nombro de parolantoj
Laŭ informo publikigita de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, la nombro de parolantoj estas ĉirkaŭ du milionoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
- BEC, Pierre. La langue occitane. Kolekto Que sais-je?, Parizo, PUF, 1963
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.