Langsa | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo de Indonezio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 178 334 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 680 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 4° 28′ N, 97° 57′ O (mapo)4.466666666666797.95Koordinatoj: 4° 28′ N, 97° 57′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 10 m [+] | ||
Areo | 262,41 km² (26 241 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Langsa [+] | |||
Langsa (indonezie: Kota Langsa) estas urbego, ankaŭ universitata urbo en Indonezio, en la insulo Sumatro, en provinco Aĉeo. La urbego konsistas el kvin distriktoj.
Geografio
Langsa situas en nordorienta parto de la insulo ĉe la marbordo, sed inter la urbo kaj maro mangrovoj etendiĝas. Medano troviĝas 126, la provinca ĉefurbo Banda Aceh 317, Pekanbaru 585, Batam 770, Palembang 1121, Jogjakarto 1398, ĉefurbo Ĝakarto 1539, Bandungo 1657, Semarang 1880, Surabajo 2095, Makassar 2612 kilometrojn (aere) .
Historio
Dum la historio ĉinoj kaj malajoj alvenis al la insulanoj, iom poste oni alvenis el la aliaj indoneziaj insuloj. Langsa estiĝis kun riĉaj etna kaj religia diversecoj, ĝia populacio tendencas esti tolerema. La urba statuso alvenis en 2001.
Ekonomio
Langsa estas proksima al la suda limo de ĝia provinco kaj same al alia provinca ĉefurbo Medano. Tio igas Langsa strategia loko por komerco kaj trafiko inter la du provincoj.
Klimato
La klimato de Langsa estas klasifikita kiel ekvatora klimato kun influoj de musonoj. Jare pluvas averaĝe po 2077 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter februaro-aprilo iomete malpli. La averaĝa temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Religio
Islamo estas la religio de la plimulto en Langsa, sed ankaŭ aliaj religioj ekzistas (kristanismo, budhismo).
Eduko
Langsa gastigas plurajn universitatojn kaj akademiojn.
Trafiko
Ĉe Langsa pretriras la ĉefvojo, kiu sekvas la marbordon. Laŭ la ĉefvojo estas atingebla rekte Medano kaj Banda Aceh.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
- oficiala paĝo