Langrune-sur-Mer | |||
---|---|---|---|
Preĝejo de Langrune-sur-Mer | |||
komunumo en Francio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Francio | ||
Regiono | Normandio | ||
Departemento | Calvados | ||
Arondismento | Caen | ||
Kantono | Courseulles-sur-Mer | ||
Komunumaro | Communauté de communes Cœur de Nacre | ||
INSEE kodo | 14354 [+] | ||
Poŝtkodo | 14830 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jean-Luc Guingouain | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 912 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 403 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 19′ N, 0° 22′ U (mapo)49.3230555556-0.37166666666701Koordinatoj: 49° 19′ N, 0° 22′ U (mapo) | ||
Alto | (min.: 3 m) (maks.: 34 m) | ||
Areo | 4,74 km² (474 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Langrune-sur-Mer [+] | |||
Langrune-sur-Mer [lɑ̃ɡʁyn syʁ mɛʁ] estas franca komunumo. Ĝi situas en regiono Normandio en departemento Calvados en la nord-okcidento de Francio. Ĝi havas areon de 4,74 km² kaj nombris 1 779 enloĝantojn en 2010. Kodo laŭ INSEE estas 14354 kaj poŝta kodo 14830. Ĝi estas membro de komunumaro de komunumoj "Communauté de Communes Cœur de Nacre".
Najbaraj komunumoj
Lokoj kaj monumentoj
- Preĝejo Saint-Martin de la 13-a jarcento, registrita kiel Historia monumento[1] kaj kies apuda tombejo enhavas la sepultejon de abato Maurice Bellière (1874-1907), spirita frato de Tereza de Lisieux. Li aperas en la frontispico, skulptita fare de Robert Coin (1901-2007), de la Baziliko Sankta Tereza de Lisieux kiel kontribuinto al ties konstruo[2].
- En 1936, Sinjorino Goldberg[3] heredigis al la preĝejo pentraĵon de la florenca pentristo Giovanni Antonio Sogliani, La Virgulino kun infano kun Sankta Johano la Baptisto. Restaŭrita en 1994, tiu verko estis konservita en la urbodomo kie ĝi ne estis videbla. Laŭ propono de la urbestro, la urba konsilantaro, per unuanima voĉdono la 17-an de novembro 2008, decidis deponi la pentraĵon en la Belarta Muzeo de Caen[4].
Transportoj
- Bus Verts du Calvados, Linio 3
Ĝemelurboj
- Fishbourne en Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ekde 1998
Bildgalerio
- Sunhorloĝo de la preĝejo
- Eksa stacidomo de Langrune
- Urbodomo de Langrune
Referencoj
- ↑ (Mérimée|PA00111464 | Église )
- ↑ Fabrice Maze 'La Basilique Sainte Thérèse de Lisieux' pg 26 - Ed. Publialp Grenoble
- ↑ Aliflanke donacantino al muzeo de Luvro.
- ↑ La Tribune de l'Art. Arkivita el la originalo je 2009-11-04. Alirita 2013-06-28.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Retejo de Langrune-sur-Mer (france)
- Urbodomo de Langrune-sur-Mer en Conseil-General.com (france)
- Turism-oficejo de Langrune-sur-Mer Arkivigite je 2017-09-21 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- Belarta Muzeo de Caen Arkivigite je 2013-07-05 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- Langrune en la pasinto (france)
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.