Langeneß | |||||||
| |||||||
![]() | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
neurba komunumo de Germanio | |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | ||||||
Distrikto | Distrikto Nordfriesland | ||||||
Komunumaro | Amt Pellworm | ||||||
Urborajtoj | – | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0 46 84 | ||||||
Poŝtkodo | 25863 | ||||||
Aŭtomobila kodo | NF | ||||||
Oficiala Municipokodo | 01054074 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Boy Peter Andresen | ||||||
Adreso de la administrejo | Uthlandestr. 1 25849 Pellworm | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 132 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 54° 38′ N, 8° 36′ O (mapo)54.648.6016666666667Koordinatoj: 54° 38′ N, 8° 36′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 1 m | ||||||
Areo | 11,57 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.langeness.de/ | ||||||
![](../I/13-09-29-nordfriesisches-wattenmeer-RalfR-02.jpg.webp)
Langeneß
Langeneß (dane: Langenæs, nordfrise: Nees) estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Nordfriesland de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio, en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 132 loĝantojn. La teritorio estas parto de la komunumaro Pellworm, administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj.
Langeneß estas haligo, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ĝi troviĝas sur dek artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.
![](../I/Langeness.png.webp)
satelita bildo de la haligo: la ruĝaj punktoj indikas la unuopajn loĝajn montetojn
![](../I/Lighthouse_Nordmarsch_P5242417_jm.JPG.webp)
la lumturo Nordmarsch (sur la loĝa monteto Alte Peterswarft)
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.