Langa de Duero | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Regiono | Kastilio kaj Leono | ||
Provinco | provinco Sorio | ||
Komarko | Tierras del Burgo | ||
Poŝtkodo | 42.320 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 699 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 37′ N, 3° 24′ U (mapo)41.61-3.4013888888889Koordinatoj: 41° 37′ N, 3° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 850 m [+] | ||
Areo | 189,91 km² (18 991 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Langa de Duero [+] | |||
Langa de Duero [LANga deDŬEro] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 189,91 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 694 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 000 loĝantojn el la 1970-aj jaroj.
Ĝi distas 87 km de Sorio, provinca ĉefurbo, kaj 30 km de El Burgo de Osma. Kaj limas kun Alcubilla de Avellaneda, San Esteban de Gormaz, Miño de San Esteban, Fuentecambrón, Languilla, Maderuelo (Segovio), Castillejo de Robledo, La Vid, Peñaranda de Duero kaj Brazacorta(Burgoso). La municipo enhavas la loĝlokojn Alcozar, Bocigas de Perales, Langa de Duero, Valdanzo, Valdanzuelo kaj Zayas de Torre.
Historio
La areo estis loĝata de arevakoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Ekonomio
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas iama palaco, preĝejo kaj ermitejo.