Landa Teatro Eisenach | |||
---|---|---|---|
teatrejo [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Federacia lando | Turingio | ||
Koordinatoj | 50° 58′ 40″ N, 10° 19′ 20″ O (mapo)50.977810.3222Koordinatoj: 50° 58′ 40″ N, 10° 19′ 20″ O (mapo) | ||
Landa Teatro Eisenach | |||
Vikimedia Komunejo: Landestheater Eisenach [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Landa Teatro Eisenach (germane Landestheater Eisenach) troviĝas en Eisenach, Germanio, sur la placo Theaterplatz.
Historio burga
Surloke estis iam mezepoka akvokastelo nomita Klemme, farite fare de margrafo Henriko de Meißen (1215-1288). Estante fremda regejo, la kastelo estis malŝatata kaj detruitis fare de la eisenach-anoj en 1306. Jam du jaroj poste ordonitis ĝia rekonstruo. Dum la Kamparana ribelo de 1525 ĝi estis prizono; poste ĝi servis kiel kazerno kaj finfine en 1870 makonstruitis.
Historio teatreja
Barono Julius von Eichel-Streiber aĉetis la grundojn; li estis mecenato kaj komisiis la lepsikan arkitekton Karl Weichardt konstrui novklasikisman konstruaĵon. En la 1.1.1879 estis ties inaŭguro per la komedio Minna von Barnhelm de Gotthold Ephraim Lessing. La teatrokapacito estas de 500 personoj. En 2010 komenciĝis restaŭradlaboroj. Danke al nedomaĝiteco de la konstruaĵo en la Dua mondmilito rekomenciĝo de la teatra vivo eblis jam en somero 1945. Plialtrangiĝo je landa teatrejo estiĝis en 1952 kun instalo de tri sekcioj de dramteatrado, muzika teatrado kaj baleto. Dum la 1990-aj jaroj ĝi intertempe nefunkciis respektive kunfandiĝis kun la Teatro je Meiningen.