Land and Freedom
filmo
Originala titolo Land and Freedom
Originala lingvo hispana lingvo  angla lingvo  kataluna lingvo
Kina aperdato 7 apr. 1995, 12 okt. 1995
Ĝenro costume drama, milita filmo, flashback film, filma dramo
Kameraado Barry Ackroyd
Reĝisoro(j) Ken Loach
Produktisto(j) Rebecca O'Brien  Marta Esteban i Roca  Ken Loach
Scenaro Jim Allen
Filmita en Liverpool  Mirambel
Loko de rakonto Liverpool Barcelono Katalunio Aragono
Muziko de George Fenton
Rolantoj Ian Hart  Rosana Pastor  Icíar Bollaín  Frédéric Pierrot  Tom Gilroy  Marc Martínez  Andrés Aladren  Sergi Calleja  Raffaele Cantatore  Pascal Demolon  Paul Laverty  Josep Magem  Eoin McCarthy  Jürgen Müller  Víctor Roca  Emili Samper  Suzanne Maddock  Mandy Walsh  Miguel Cabrillana  Angela Clarke  Rafael Díaz  Felicio Pellicer  Ricard Arilla  Jordi Dauder  Pep Molina  Enriqueta Ferré  Asunción Royo  Francesc Orella  Phil O'Brien  Dave Seddon  Xavier Amatller  Jaime Prats  Jose Luis Prats  Carles Vilarrasa  Fina Alcañiz  Claudio Domínguez  Ernesto Grau  Maria Folch  Maite Lucas  Sebastia Marmaña  Lola Olives  Ma Eugenia Palatsi  Pepa Palatsi  Miguel Quintana  Aniceto Rallo  Paco Rangel
Produktinta firmao PolyGram Filmed Entertainment 
Road Movies Filmproduktion 
Parallax Pictures 
Messidor Films
Honorigoj César Award for Best Foreign Film Premioj Sant Jordi de Cine Prize of the Ecumenical Jury Cannes Turia Awards Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo
IMDb

Land and Freedom (aŭ Teron kaj Liberon estas filmo de 1995 reĝisorita de Ken Loach kaj verkita de Jim Allen. Tiu filmo rakontas la historion de David Carr, sendunga laboristo kaj membro de la Komunista Partio de Granda Britio, kiu decidas lukti por la respublika flanko en la Hispana Enlanda Milito. Tiu filmo ricevis diversajn premiojn kiaj ekzemple ĉe la Festivalo de Cannes.[1]

Historio

La filma rakonto sekvas laŭ salta retrosceno. David Carr estis mortinta maljunaĝe kaj lia nepino malkovras malnovajn leterojn, ĵurnalojn kaj aliajn dokumentojn en lia ĉambro: kion oni vidas en la filmo estas kion li vivis.

Carr, juna sendunga laboristo kaj membro de la Komunista Partio de Britio, eliras el Liverpool kaj veturas al Hispanio por aliĝi al la Internaciaj Brigadoj. Li trapasas la limon de Katalunio kaj hazarde li estas enlistata en milica roto de la maldekstra komunisma partio POUM estrata de Lawrence, en la fronto de Aragono. En tiu roto, kiel ĉe ĉiuj milicoj de la POUM, kunluktas kaj viroj kaj virinoj — kiaj la juna kaj entuziasma. En venontaj semajnoj kaj monatoj li amikiĝas kun aliaj eksterlandaj volontuloj, kiaj la franca Bernard, kaj enamiĝas kun Blanca, membro de la POUM, kiu estas ankaŭ la ideologiisto de lia grupo.

Post esti vundita kaj resanigita en hospitalo en Barcelono, li fine aliĝas — laŭ sia origina plano kaj kontraŭ la opinio de Blanca — al la registaraj Internaciaj Brigadoj, kaj li konstatas la stalinisman propagandon kaj subpremadon kontraŭ la membroj de la POUM kaj la anarkistoj; li tiam revenas al sia malnova roto, kie li vidas la milicanojn ĉirkaŭitaj de registara roto postulante ties kapitulacon: dum rapida konflikto Blanca estas mortigita. Post ŝia funebro li revenis al Britio kun ruĝa naztuko plena je hispana tero.

Fine la filmo revenas al nuntempo, kaj oni vidas la funebron de Carr, kie lia nepino ĵetas la hispanan teron sur lia tombo post legi versojn el "The Day Is Coming", nome poemo de William Morris. Poste ŝi realigas saluton per levita pugno, honore liajn kredojn.

Rolularo

Notoj

  1. Festival de Cannes: Land and Freedom. festival-cannes.com. Alirita 2009-09-04.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.