Lancieux / Lanseeg / Lansioec | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
la komunuma administrejo | |||
komunumo en Francio • setlejo | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Plancoët | ||
Komunumaro | Côte d'Émeraude | ||
INSEE kodo | 22094 [+] | ||
Poŝtkodo | 22770 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 584 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 237 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 36′ N, 2° 9′ U (mapo)48.607777777778-2.15Koordinatoj: 48° 36′ N, 2° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 30 m [+] | ||
Areo | 6,69 km² ( 669 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lancieux [+] | |||
Lancieux (jen france, prononco [lɑ̃sjø] (Lanseeg bretonlingve kaj Lansioec galolingve) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 584 loĝantoj.
Geografio
Situanta nord-oriente de la departemento Côtes-d'Armor, ĉe la limo kun la departemento Ille-et-Vilaine, Lancieux estas banurbo kun 8 plaĝoj. La komunumo estas borderita okcidente per la golfeto de Beaussais, kaj oriente per la rivero Frémur.
Historio
La nomo Lancieux venas de sankta Séoc (aŭ Sieu), monaĥo de la fino de la 6-a jarcento, kiu estus tie fondinta monaĥejon (lann bretonlingve).
Heraldiko
Blazono | france Parti d'azur et de gueules à la sirène du lieu d'or brochant en fasce sur la partition, au chef d'hermine. esperante |
|
---|---|---|
Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj
- La muelejo de Buglais
- La sonorilturo de la malnova preĝejo
- Preĝejo de Lancieux (1900-1902)
La komunumo enhavas du monumentojn klasitajn historiaj:
- La muelejo de Buglais, situanta sur la altaĵoj de la vilaĝo, bordere de la vojo al Ploubalay. Tiu ventmuelejo estis konstruita en la 16-a jc de la monaĥoj de Saint-Jacut-de-la-Mer. Funkcianta ĝis en 1945, ĝi estis restaŭrita en 1976 kaj fariĝis la emblemo de la vilaĝo. Ĝi estis registrita per dekreto de la 9-a de septembro 1975[1].
- Restaĵoj de la malnova preĝejo, aparte ties sonorilturo konstruita en 1740 ; la malnova romanika preĝejo estis detruita en 1904. La malnova preĝejo estis registrita per dekreto de la 21-a de decembro 1925[2].
Ĝemeliĝoj
- Oreye en Belgio
- Whitehorse en Kanado
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
- Gabrielle Bellocq (1920-1999), impresionisma pastelistino vivis dum dek kvino da jaroj en Lancieux.
- Marie Dagorne, aŭtoro de Regards sur Lancieux.
- Auguste Lemasson (1878-?), naskiĝinta en Lancieux. Li publikigis multajn historiajn librojn.
- Robert Service, skota verkisto, konata per la nomo "Barde du Yukon", loĝis en Lancieux de tempo al tempo inter 1913 kaj 1958, en la kvartalo L'Islet, apud la strato al kiu la urba konsilio donis lian nomon, li donacis la du trionojn de la kosto de la starigo de la loka memormonumento pri militmortintoj.
- Michel Guino (1926-2013), franca skulptisto mortis en Lancieux.
Publikaj servoj
- La poŝtoficejo
Vidu ankaŭ
Referencoj
Fontoj
Bibliografio
- Aimée kaj Cédric Gourin, "La Côte d'Emeraude, de Saint-Lunaire à Saint-Jacut-de-la-Mer", eldoninto "éditions Alan Sutton", 2009
- Marie Dagorne kaj Renée Testard-Golhen, "Regards sur Lancieux", eldoninto "Éditions J-P. Bihr". 1991.
Eksteraj ligiloj
- Urbodomo de Lancieux (france)
- TTT-ejo de Komunumaro de Côte d'Émeraude (france)
- Lancieux sur retpaĝo de la nacia statistika oficejo INSEE, arkivigite laŭ stato de oktobro 2012 (france)
|