Lance Armstrong | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lance Edward Gunderson |
Naskiĝo | 18-an de septembro 1971 (52-jaraĝa) en Plano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | General William J. Palmer High School • Plano East Senior High School • Austin College |
Familio | |
Patro | Eddie Charles Gunderson |
Patrino | Linda Gayle Mooneyham |
Amkunulo | Tory Burch |
Okupo | |
Okupo | biciklisto • aŭtobiografo • podkastisto • triathlete |
TTT | |
Retejo | http://www.lancearmstrong.com/ |
Lance ARMSTRONG [lanc ARMstrong] (naskiĝis la 18-an de septembro 1971 en Plano, Teksaso) estas emerita profesia biciklisto. Li estas famkonata pro sia resaniĝo post testika kancero, kaj siaj postvenintaj sep sinsekvaj venkoj de la Tour de France [Rondo de Francio] (1999—2005). Li estis ankaŭ famkonado por sia dopado. Li estis kondamnita en 2012 kaj siaj sep venkoj estis malkvalifikitaj.
Kancero
La 2-an de oktobro 1996, nur iom post la kontrakto-subskribo kun Équipe Cofidis, oni diagnostis ĉe Armstrong testikokanceron en la evoluinta stadio. Ĝi havis jam komplikaĵojn en la pulmo kaj du tumorojn en la cerbo. Por kuraĝigi lin, la kuracistoj diris 50% travivan eblecon, sed fakte li ja havis malpli da ŝanco. Post du operacioj kaj kemioterapio, li sukcese saniĝis, perdinte nur la dekstran testikon. Se oni estis uzantaj ĉe Armstrong la tradician kemoterapion, li ne havintus ŝancon reiri al la konkursado (kiel kromefiko, malpliiĝas la pulmokapacito ĉe tradicia kemioterapio). Li elektis dolorplenan metodon.
Li revenis al ciklismo printempe de 1998.
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
- http://www.lancearmstrong.com
- http://www.livestrong.org
- http://www.usatoday.com/sports/cycling/tourdefrance/2005-07-24-armstrong-mission_x.htm
- http://www.thepaceline.com