Kablanda lamprotorno, Lamprotornis nitens | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Brilsturnoj, Lamprotornoj aŭ Lamprotornis estas granda genro de sturnoj kiuj loĝas en Afriko sude de Saharo. Ili havas brilajn bluajn aŭ verdajn suprajn partojn, pro malplenaj ĉeloj el melanino situaj en ununura tavolo ĉe la surfaco de la barboplumoj. Tiu unika karaktero permesis trapason de kelkaj Brilsturnoj iam lokitaj en la genro Spreo al tiu de Lamprotornis, ĉar ili kunhavas tiun karakteron (sed vidu ankaŭ sube).
La subaj partoj de tiuj specioj ne havas irizecon. Ili povas estis bluaj, purpuraj, flavaj aŭ brunaj. Plej parto de Brilsturnoj Lamprotornis havas rimarkindajn flavajn aŭ ruĝajn irisojn kaj kelkaj havas longajn vostojn.
Tiuj Brilsturnoj troviĝas en vario de habitatoj el densaj arbaroj al malfermaj arbaroj kaj ĝardenoj. Ili nestumas en arbotruoj, ĉu naturaj, ĉu faritaj de pegoj aŭ afrikaj barbuloj, kaj eĉ sur artefaritaj strukturoj. Plejparto de specioj estas loĝantaj birdoj krom sezonaj aŭ lokaj movoj, sed la Ŝelia brilsturno estas migranta. Plejparto de specioj estas gregemaj ekster la reprodukta sezono.
La Brilsturnoj de la genro Lamprotornis estas ĉiomanĝantaj kaj ĉefe manĝas surgrunde, kvankam ili manĝas fruktojn el arboj. Kelkaj manĝas ĉe aŭ eĉ sur grandaj mamuloj por trovi insektojn.
Specioj en taksonomia ordo
- Kablanda lamprotorno aŭ Kablanda brilsturno, Lamprotornis nitens
- Granda lamprotorno aŭ Granda brilsturno, Lamprotornis chalybaeus
- Verdaflugila lamprotorno aŭ Verdaflugila brilsturno, Lamprotornis chloropterus
- Izabela lamprotorno aŭ Izabela brilsturno, Lamprotornis elisabeth
- Bronzvosta lamprotorno aŭ Bronzvosta brilsturno, Lamprotornis chalcurus
- Splenda lamprotorno aŭ Splenda brilsturno, Lamprotornis splendidus
- Princa lamprotorno aŭ Princa brilsturno, Lamprotornis ornatus
- Purpura lamprotorno aŭ Purpura brilsturno, Lamprotornis purpureus
- Purpurflugila lamprotorno aŭ Purpurflugila brilsturno, Lamprotornis purpuroptera
- Longvosta lamprotorno aŭ Longvosta brilsturno, Lamprotornis caudatus
- Mevesa lamprotorno aŭ Mevesa brilsturno, Lamprotornis mevesii
- Burĉela lamprotorno aŭ Burĉela brilsturno, Lamprotornis australis
- Akravosta lamprotorno aŭ Akravosta brilsturno, Lamprotornis acuticaudus
- Superba lamprotorno aŭ Superba brilsturno, Lamprotornis superbus
- Hildebranda lamprotorno aŭ Hildebranda brilsturno, Lamprotornis hildebrandti
- Ŝelia brilsturno aŭ Ŝelia lamprotorno, Lamprotornis shelleyi
- Ruĝecventra lamprotorno aŭ Ruĝecventra brilsturno, Lamprotornis pulcher
- Purpurkapa lamprotorno aŭ Purpurkapa brilsturno, Lamprotornis purpureiceps
- Kuprovosta lamprotorno aŭ Kuprovosta brilsturno, Lamprotornis cupreocauda
- Dukolora lamprotorno aŭ Dukolora brilsturno, Lamprotornis bicolor
- Blankakrona sturno, Spreo albicapillus
- Fiŝera sturno, Spreo fischeri
La limoj de tiu genro bezonas revizion. Ekzemple, la Nigraventra brilsturno estas foje lokata en aparta genro Notopholia, kaj ĝi (kaj eble aliaj) ŝajnas tre distinga. Aliflanke genroj kiaj Coccycolius, Spreo kaj Compsarus estas foje inkludataj en Lamprotolius.(Zuccon et al. 2006)
Referencoj
- Feare, Chris & Craig, Adrian (1999): Starlings and Mynas. Princeton University Press. ISBN 0-7136-3961-X
- Zuccon, Dario; Cibois, Anne; Pasquet, Eric & Ericson, Per G.P. (2006): Nuclear and mitochondrial sequence data reveal the major lineages of starlings, mynas and related taxa. Molecular Phylogenetics and Evolution 41(2): 333-344. COI:10.1016/j.ympev.2006.05.007 (HTML resumo)
|