Lamarck - Caulaincourt | ||||
---|---|---|---|---|
![]() Stacio Lamarck - Caulaincourt | ||||
subtera stacio • metrostacio | ||||
Lokigo | ||||
Lando | Francio | |||
Urbo | Parizo | |||
Arondismento | 18-a | |||
Geografia situo | 48° 53′ 23″ N, 2° 20′ 19″ O (mapo)48.8898492.338693Koordinatoj: 48° 53′ 23″ N, 2° 20′ 19″ O (mapo) | |||
| ||||
Ecoj | ||||
Trakoj | 2 | |||
Kajoj | 2 | |||
Tarifa zono | 1 | |||
Jara trafiko | 1 875 717 vojaĝantoj (2021) | |||
Historio | ||||
Malfermo | 31-a de oktobro 1912 | |||
Administrado kaj utiligado | ||||
Proprietulo | RATP | |||
Trafikanto | RATP | |||
Kodo | 2012 | |||
Metro-linio | ![]() | |||
Lamarck - Caulaincourt [lamark colɛ̃kuʁ] estas stacio de la Metroo de Parizo sur linio 12, en la 18-a arondismento de Parizo.
Stacio
La stacio estis malfermita al publiko la 31-an de oktobro 1912.
Planita por nomiĝi Pecqueur, pro la apudeco de Placo Constantin-Pecqueur, la stacio nomiĝis Lamarck ĉar la enirejo troviĝas apud Strato Lamarck. Ĝi poste alprenis la nomon Lamarck (Caulaincourt) (Strato Caulaincourt estas ankaŭ apuda), antaŭ ol nomiĝi Lamarck - Caulaincourt. Sur la kajoj, estas skribite « Lamarck » sur ceramikaĵoj.
_-_2022-06-01_-_3.jpg.webp)
Strato Lamarck estas dediĉita al franca botanikisto Jean-Baptiste Lamarck, dum Strato Caulaincourt estas dediĉita al generalo Armand Augustin Louis de Caulaincourt.
Alirejoj
Strato Lamarck, ununura kaj pitoreska enirejo, ĉirkaŭita ambaŭflanke de ŝtuparoj de Strato Pierre-Dac. Kajoj situas 25 metrojn sub la enirejo; oni atingas ilin per lifto aŭ helikforma ŝtuparo.
Interkonektoj
RATP 40 80
Proksime
- Norda flanko de monteto Montmartre
- Muzeo de Montmartre
- Tombejo Saint-Vincent