Lalitpur
urbo
Administrado
Poŝtkodo 284403
Demografio
Geografio
Geografia situo 24° 41′ N, 78° 25′ O (mapo)24.69027777777878.418888888889Koordinatoj: 24° 41′ N, 78° 25′ O (mapo) [+]
Alto 428 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Lalitpur (Utar-Pradeŝo)
Lalitpur (Utar-Pradeŝo)
DEC
Lalitpur
Lalitpur
Situo de Lalitpur
Lalitpur (Barato)
Lalitpur (Barato)
DEC
Lalitpur
Lalitpur
Situo de Lalitpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lalitpur, India [+]

Lalitpur, hindie ललितपुर estas urbego kaj municipo en norda Barato, en suda parto de subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Stacidomo de Lalitpur

Demografio

Lalitpur havis populacion de 133305 en 2011 kun legopovo 82%, kiu estas signife pli alta, ola landa mezumo.

Geografio

Lalitpur situas en malalta montaro 428 metrojn super la marnivelo. Ĝansi troviĝas 86, Sagar 100, Guna 110, Ŝivpuri 111, Ĉatarpur 123, Damoh 143, Satna 246, Agra 278, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 351, ĉefurbo Delhio 454, Mumbajo 857, Kolkato 1043 kilometrojn (aere) .

Aŭtobusa stacidomo en Lalitpur

Historio

La distrikto de Ĝansi estis fondita en la 17-a jarcento. Lalitpur estis ties sidejo inter 1891 kaj 1974.

Ekonomio

Lalitpur estas komerca, kultura, serva kaj manfara centroj de la proksimaj agrikulturaj vilaĝoj. La urbego signife evoluas dank' al la bona trafiko.

Lingvoj

La oficiala lingvo en Lalitpur estas la hindia, krome vaste konata loke la bundela lingvo.

Religioj

En Lalitpur la loĝantoj estas hinduoj (76%), islamanoj (14%), ĝajnistoj 9%, aliaj malpli ol 1%.

Eduko

En Lalitpur la plej alta edukado okazas en altlernejoj filiigitaj al universitato de Ĝansi aŭ Prajagraĝo.

Trafiko

Al Lalitpur kuras po tri fervojaj linioj kaj ĉefvojoj, krome unu flankovojo. Loke ekzistas flughaveno, supozeble nun ne funkcia. La plej proksima flughavenoj funkcias en Gvalior.

Klimato

En Ĝansi averaĝe pluvas jare ĉirkaŭ 900 mm, plej ofte dum la musona sezono pluvas. La temperaturo varias averaĝe inter 18-33 gradoj.

Vidindaĵoj

  • pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj islamaj moskeoj

Fontoj

  • WikiTrans
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.