dolĉa glicirizaĵo
formvariaĵoj (ekzemple breco, heliko kaj pipo)
diversaj koloritaj lakricoj

Lakrico[1]glicirizaĵo[2][3] estas dolĉaĵo farita el la ekstrakto de la vera glicirizo (Glycyrrhiza glabra). Ekzistas dolĉa kaj sala lakrico. Lakrico povas esti ankaŭ en multaj aliaj produktoj, ekzemple trinkaĵoj.

Lakrico kiel dolĉaĵo

glicirizaĵaj taleroj el malmola lakrico (maldekstre) kaj mola lakrico (dekstre)

Speciale inter infanoj lakrico en diversaj formoj estas ŝatata ekde la komenco de la 20a jarcento. Por la lakrico la enhavosubstancoj el la radikoj de la vera glicirizo estas ekstraktitaj kaj dikigitaj. Oni aldonas kloridon, sukersiropon, farunon kaj gelatenon. Miksita kun amelo, agaragaro, aneto, fenkololeo, pektino kaj amonia klorido oni ricevas la diversajn variaĵojn de lakrico. La nigra koloro de la lakrico estas parte artefarita.

En Nederlando, Skandinavio kaj Finnlando lakrico (nederlande: drop, dane: lakrids, finne: lakritsi) estas tre populara. Ĉefe oni distingas inter dolĉa (nl. zoet, dane sød) kaj sala (nl. zout, dane salted). Antaŭ ĉio en Skandinavio oni aldonas amonian kloridon, la rezulto estas tre intensa gusto.

Lakrico kiel trinkaĵo

En la araba mondo, precipe en Egiptujo kaj Sirio, infuzaĵoj el lakrica pulvoro estas ŝatataj. Ĝi estas lakricpulvoro, ŝatata refreŝiga trinkaĵo. Konataj estas tiuj trinkaĵoj laŭ siaj arabaj nomoj (arabe: عرقسوس|ʿaraqsūs), kie ʿaraqsūs estas trinkata antaŭ la komenco de la fastado.

En Finnlando la tiel nomata „Salmiakki Koskenkorva“ aŭ Salmiakki Kossu estas vaste konata. Ĝi estas miksaĵo el Koskenkorva Viina (Kossu), vodkosimila finna brando. La nigra brando havas 32 volumen-% da alkoholo kaj gustas intense je lakrico.

Ankaŭ en Islando ekzistas vodko-mikstrinkaĵo kun lakrica gusto.

Prilaborado kaj konsumado

La krudmaterialo por fari lakricon estas importita el la meza oriento.

La mondskale plej altan konsumadon de lakrico havas Nederlando. Ĉiu nederlandano manĝas po du kilogramojn jare. En Germanujo ekzistas granda diferenco inter la nordo kaj la sudo, rilate al la konsumado de lakrico; ĉi tie oni konsumas ĉ. 200 g. por persono kaj jaro.

Konsisto de glicirizaĵoj

Glicirizino

Lakrico povas negative influi sur la elektrolita mastrumado de la korpo, precipe ĝi kaŭzas la perdon de kalio. Tio povas kaŭzi altan sangopremon, kapdoloron kaj edemon. Tiu efiko venas de la ĉefa enhavosubstanco de lakrico nome glicirizino. Malgraŭ ke ne ekzistas leĝa limo por glicirizino, oni ne konsumu tro da lakrico. En Germanujo lakricaĵo kun pli ol 200 mg da glicirizino por 100 gr. La lakrico estas nomata Starklakritz (forta lakrico). Oni rekomendas manĝi ne pli ol 50 g da lakrico tage.

Aldonado de amonia klorido

Kroma enhavosubstanco estas amonia klorido. Tiujn produktojn oni rajtas vendi sen averta rimarko nur se ili havas malpli ol 2 procentoj da amonia klorido. Ekzemple en Germanujo la averto estas :

  1. forta lakrico por plenkreskuloj, ne por infanoj se la enhavo estas de 2 ĝis 4,49 %
  2. fortega lakrico por plenkreskulo, ne por infanoj se la enhavo estas de 4,49 ĝis 7,99 %

Literaturo

  • Max Wichtl: Teedrogen und Phytopharmaka. 4. Auflage. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 2002, ISBN 3-8047-1854-X
  • Tim Richardson: Sweets. The History of Temptation. Bantam Books, New York, NY 2002, 2003 ISBN 978-0-553-81446-0.
  • Klaus-D. Kreische: Lakritz – Die schwarze Leidenschaft. Thorbecke, Ostfildern 2010, ISBN 978-3-7995-0291-7
  • Klaus-D. Kreische: Lakritz – Traktat einer Reise in die Welt der schwarzen Süßigkeit.Oktober-Verlag, Münster (Westfalen) 2012, ISBN 978-3-941895-31-7
  • Gustav Hegi: Illustrierte Flora von Mitteleuropa, Band IV, 3. Teil. Seite 1454-1457. Carl Hanser, München 1924; unveränderter Nachdruck: Weißdorn, Jena 1964, Informoj pri Lakrico en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane).

Referencoj

  1. lakric/o en la Reta Vortaro
  2. surbaze de la formo glicirizo dokumentita en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 1970, paĝo 345, jen en la eldono de 2020, reta versio
  3. same glicirizo en la Grand Dictionnaire Français-Espéranto de J.-P. Danvy kaj J. le Puil, 1992, paĝo 719 (sub réglisse)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.