Lajos Terkán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1877 en Székesfehérvár |
Morto | 26-an de marto 1940 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Q900107 • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Lajos TERKÁN [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Terkán Lajos estis hungara astronomo, profesoro. Lajos Terkán naskiĝis la 26-an de aprilo 1877 en Székesfehérvár. Li mortis la 26-an de marto 1940 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Terkán akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li doktoriĝis. En 1900 li eklaboris en observatorio en Ógyalla. En 1902 li estis la unua, kiu kreis ekzamenadojn pri konstato de temperaturo de la steloj helpe de mezurado de koloroj kaj lumoj. Ekde 1912 li instruis ankaŭ en la universitato kiel privata profesoro. Post Traktato de Trianon la observatorio iĝis posedaĵo de Ĉeĥoslovakio, tial li partoprenis en fondo de nova observatorio en Budapeŝto. Li pensiuliĝis en tiu observatorio en 1935.
Elektitaj kontribuoj
- Az állócsillagok hőmérsékletének meghatározása (Die Temperaturbestimmung der Fixterne) (1904)
- Über richtung der Bewegung des Sonnensystems (1908)
- A tudományos astrofotometria (1911–1912)
Memorigiloj
- observatorio de Székesfehérvár prenis la nomon Terkán Lajos
Fontoj
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-07-29 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.