Lajos Szűcs | |
---|---|
![]() Lajos Szűcs en 2016 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de septembro 1964 (59-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Lajos Szűcs [lajoŝ sUĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szűcs Lajos estas hungara parlamenta deputito.
Lajos Szűcs[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1964 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Szűcs maturiĝis en telefonia mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1982, poste li akiris pedagogian diplomon en Altlernejo Károly Eszterházy en 1992 laŭ koresponda lernado. Li akiris plian diplomon en Altlernejo pri Publikaj Servoj en 1998, fine li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 2008. Pli frue en 1990 li ricevis postenon en urba municipo de Ócsa. En 1993 li fondis grupon de Fidesz en la sama urbo. Ekde 1998 li estas parlamentano. Lia edzino naskis 2 filinojn.
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.