SZŐCS Lajos [soe:ĉ] estis rumania hungara etnografo, lokhistoriisto. Li naskiĝis la 4-an de aprilo 1938 en vilaĝo Cușmed kaj mortis en Corund la 13-an de julio 2008.
Biografio
Lajos Szőcs akiris diplomon de bazlernaja instruisto en Cristuru Secuiesc en 1955. Li esploris la etnografion kaj historion de Salregiono en distrikto Harghita. Li instruis plej longe en Corund. Li estis sistema ekstera kunlaborinto de gazeto Székely Útkereső.
Plej gravaj verkoj
- Húsvéti locsolkodó szokások és locsolóversek a Firtos vidékén (Kiskunfélegyháza 1994);
- Húsvéti hajnalozás és locsoló versek (kun István Molnár, Csíkszereda 1998);
- Sóvidék olimpiai birkózó aranyérmesei (Olimpikaj ormedaluloj de la Salregiono (Lajos Keresztes kaj Márton Lőrincz, Korond 2004).
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.