Lajos Suba | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 5-an de januaro 1886 en Gârceiu | |
Morto | 4-an de februaro 1946 (60-jaraĝa) en Cristur-Crișeni | |
Profesio | ||
Okupo | poeto vd | |
Lajos SUBA [ŝuba] estis rumania hungara porjunulara poeto. Li naskiĝis en Szilágygörcsön la 5-an de januaro 1886 kaj mortis en Cristur-Crişeni la 4-an de februaro 1946.
Biografio
Lajos Suba finis kurson pri publikadministracio en Marosvásárhely, li estis ĉedoma instruisto en bieno Degenfeld en Hadad, notario praktikanto en Magyarlápos (1907), vicnotario (1912), gvidantanotario en Diósad (1915–35); de 1940 ĝi sia morto notario en Cristur-Crişeni. Li estis kunulredaktoro de gazeto Ciblesalja de Magyarlápos, publikigis en Szilágyság de Zilah.
Poemvolumoj
- Bíboros felhők (Magyarlapád 1910);
- Irka-firka (Zilah 1927);
- Felharangozott lélekkel (samloke. 1936).
Fonto
- RMIL Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.