Lajos Schodits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 19-an de majo 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 11-an de novembro 1941 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Verkoj | Kalvinana preĝejo (Kőbánya) |
Lajos Schodits [lajoŝ ŝodiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schodits Lajos estis hungara arkitekto, instruisto. Lia malofta nomvarianto estis Schoditsch [ŝodiĉ].
Lajos Schodits[1] naskiĝis la 19-an de majo 1872 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 11-an de novembro 1941 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Schodits akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1894, poste li studvojaĝis al Germana Regno. Hejmenveninta li projektis konstruaĵojn, sed ekde 1898 li ankaŭ instruis en arkitektura faklernejo. Li projektis konstruaĵojn ofte kun lia bofrato Béla Eberling. Ekde 1917 li estis lernejestro. Li kontribuis ankaŭ arkitekturajn artikolojn kaj verkis koncernajn lernolibrojn.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
- hospitaloj en Nagyvárad, Szombathely kaj Eperjes
- Kalvinana preĝejo (Kőbánya) (1897)
- Tranoktejo-hotelo (1910, kunarkitekto)
- Policejo de Kispest
- Hotelo Esplanade (Budapeŝto)
- Pluraj domoj en Kolonio Wekerle (kunarkitekto)
- financa lernejo kaj loĝkvartalo en Kőbánya (1927-1928)
- Kalvinana preĝejo (Kőbánya)
- Tranoktejo-hotelo
- Policejo de Kispest
- Hotelo Esplanade
- Domo en Kolonio Wekerle
- Domo en Kolonio Wekerle
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.