Lajos Réthey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 12-an de septembro 1860 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | 17-an de majo 1940 en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lajos Réthey [lajoŝ rEtei], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena origina nomo Réthei Prikkel Lajos András estis hungara aktoro.
Lajos Réthey[1][2] naskiĝis la 12-an de septembro 1860 en Pest (urbo), li mortis la 17-an de majo 1940 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Réthey studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, sed interrompe li studis plu en Aktorlernejo en 1884. Li debutis en urboparto Buda en teatra trupo de Miklós Feleky. En 1887 li estis en Arad (urbo), post 2 jaroj en trupo de Lajos Makó, pli poste li estis membro 17 jarojn de Ignác Krecsányi. Inter 1906–1929 li estis membro de Teatro Magyar escepte en la teatra jaro 1921, tiam en Teatro Renaissance. Li mem kreis siajn maskojn, perukojn zorgeme. Li emeritiĝis en 1929. Li edziĝis en 1898.
Liaj teatraj roloj (elekto)
- Ferenc Molnár: A farkas - sekretario
- Mór Jókai: Egy magyar nábob - Péter Varga
- Lajos Bíró: Sárga liliom - Csihás
- Maurice Maeterlinck: La Blua Birdo - la sukero
- Edmond Rostand: L'Aiglon - Francisko la 1-a (Aŭstrio)
- de:Paul von Schönthan-de:Franz von Schönthan: Szabin nők elrablása - Dömötör Zomotor
Liaj filmaj roloj (elekto)
- Nővérek (1912)
- Halálcsengő (1917) - pola judo
- Az igazság útja (1919) - pastro
- Egri csillagok (1923) - Bálint (pastro)
- Mária nővér (1928)
Memorigiloj
- memortabulo en Óbuda (2010)
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.