Lajos Petri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pick Lajos |
Naskiĝo | 18-an de junio 1884 en Szeged |
Morto | 26-an de aŭgusto 1963 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Loĝloko | Bruselo |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Márk Pick |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Lajos Petri [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petri Lajos estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto. Lia familia nomo estis Pick ĝis 1928.
Lajos Pick [1] naskiĝis la 8-an de junio 1884 en Szeged, li mortis la 26-an de aŭgusto 1963 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Petri devenis el riĉa juda familio. Li frekventis piaristan lernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj Berlino. Li lernis skulptadon de Ede Telcs ekde 1907, poste en arta akademio de Bruselo. Inter 1910 kaj 1922 li vivis plej ofte en Belgio. En tiu periodo li debutis en ekspozicio en Budapeŝto en 1911. Depost 1922 li kreis skulptaĵojn en Budapeŝto ĝismorte.
Elektitaj solaj ekspozicioj
- Budapeŝto (1922, 1960)
- Szeged (1963)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
- Arthalo Budapeŝto (1911, 1940)
- Stokholmo (1922)
- Romo (1928)
- Bruselo (1959)
Elektitaj skulptaĵoj
- tombomonumento de Ottó Bláthy
- tombomonumento de Lajos Petri
- ornamskulptaĵoj en Budapeŝto
Fontoj
Referencoj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.