Lajos Palágyi | |
---|---|
Lajos Palágyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de marto 1876 en Bán (Hungara reĝlando) |
Morto | la 4-an de januaro 1932 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Menszáros • Greguss Margit • Q47492614 |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
Lajos Palágyi [lajoŝ palAdji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palágyi Lajos estis hungara aktoro, teatrestro. Lia origina familia nomo estis Penyácska.
Lajos Palágyi naskiĝis la 9-an de marto 1876 en Hungara reĝlando en Bán (nuntempa Bánovce nad Bebravou en Slovakio), li mortis la 4-an de januaro 1932 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Palágyi post bazlernejo iĝis lignaĵisto kaj aliĝis al la socialdemokratoj. Li estis amatora aktoro en aranĝaĵo kun sukceso, tial li lernis en privata aktorlernejo de Zoltán Horváth (aktoro), poste li debutis en Vác en 1895. En la sekvaj jaroj li estis membro de pluraj teatraj trupoj, ekzemple de Ignác Krecsányi kaj Lajos Makó. Inter 1907 kaj 1920 li estis teatrestro de Nacia Teatro (Miskolc), poste de Nacia Teatro (Szeged) 3 jarojn. En 1925 li aliĝis al Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li restis ĝis sia morto.
Li edziĝis trifoje.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- József Katona: Bánk bán - Biberach
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Walter
- Henrik Ibsen: A vadkacsa - Gregers
Lia filmrolo
- Csak nővel ne! (1924)