Lajos Mátrai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mátrai Lajos |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1875 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de oktobro 1965 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Lajos György Mátrai |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Lajos Mátrai [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mátrai Lajos estis hungara skulptisto, medalisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Lajos György Mátrai.
Lajos Mátrai naskiĝis la 14-an de decembro 1875 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de oktobro 1965 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Mátrai frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li lernis marmoroskulptadon en 1895 en Florenco de Rafaello Cellai. En la sekva jaro li akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto, fine li plulernis en Parizo. Post siaj studoj li revenis en Florencon, kie li komencis krei skulptaĵojn. En 1898 li lernis en Artistkolonio (Nagybánya). Ekde 1900 li instruis en la Industriarta Altlernejo. Li batalis en la 1-a mondmilito, sed inter 1915-1919 li estis militkaptito. Hejmenveninta li instruis daŭre ĝis la emeritiĝo en 1937.
Ekspozicioj
- Ekde 1896 en Arthalo Budapeŝto
Elektitaj skulptaĵoj
- Pál Vásárhelyi, Szeged, (1905, vidu la apudan bildon!)
- Ádám és Éva, (1911)
- György Bessenyei, reliefo, Szeged (1930, vidu la supran bildon!)
- József Schweidel, Zombor (la serboj forigis ĝin)
- statuoj de Preĝejo Sankta Barbara (Dorog) (vidu la malsuprajn bildojn!)
- pluraj tombomonumentoj
Elektitaj medaloj
Elektitaj disĉiploj
Fontoj
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla laste)
- Reliefo en Budapeŝto
- Reliefoj en Budapeŝto
- Sankta Tomaso en Preĝejo Sankta Barbara (Dorog)
- Sankta Andreo Preĝejo Sankta Barbara (Dorog)
- Sankta Matiaso enPreĝejo Sankta Barbara (Dorog)
- Springer en Budapeŝto