Lajos Lajtai | |
---|---|
Lajos Lajtai | |
Persona informo | |
Naskonomo | Lajtai Lajos Manó |
Naskiĝo | la 13-an de aprilo 1900 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 12-an de januaro 1966 en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Svedio • Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Lajos Lajtai [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Lajtai Lajos Manó estis hungara komponisto pri operetoj.
Lajos Lajtai naskiĝis la 13-an de aprilo 1900 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de januaro 1966 en Budapeŝto.
Biografio
Lajos Lajtai devenis el juda familio . Li frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste komercan akademion en Vieno. Li soldatiĝis en 1918. Post la 1-a mondmilito li komponis por revuoj. En 1923 lia opereto debutis en Budapeŝto, en la sekvaj jaroj li daŭre komponis operetojn. Li edziĝis en 1933, post 2 jaroj li migris al Svedio pro la maziismo. Depost la 2-a mondmilito li ofte revojaĝis al Hungario, sed tiam li komponis nur solan opereton. Liaj operetaj ŝlagroj eĉ hodiaŭ estas konataj (Hétre ma várom…, Legyen a Horvát kertben Budán…, Jöjjön ki Óbudára…, Hol van az a nyár…, Én édes Katinkám…).
Elektitaj komponaĵoj
- Das nackte Ballet (revuo)
- Az asszonyok bolondja (1923, debuta opereto)
- A meztelen Pest (1924, revuo) - teksto: Mátyás Feld
- Mesék az írógépről (1927, opereto prezentita en Teatro Városi)
- A régi nyár (1928, opereto (teksto: István Békeffi) prezentita en 2 teatroj en Budapeŝto 150-foje, en 1929 en Nurenbergo kiel Sommer von Einst; el la opereto estis kreita ankaŭ televizia filmo en 1969)
- Tonton (1935)
- Három tavasz (1958, opereto prezentita en Operetoteatro (Budapeŝto))