Lajos Keresztes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1900 en Departemento Odorhei |
Morto | 9-an de aŭgusto 1978 (78-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | amatora luktisto |
KERESZTES Lajos (keresteŝ) estis hungara luktisto, olimpikĉampiono naskita en Alsósófalva la 28-an de aprilo 1900 kaj mortinta en Budapeŝto la 9-an de aŭgusto 1978.
Biografio
Ĝis 1923 Lajos Keresztes estis luktisto de la Sportklubo Húsos, inter 1924 kaj 1932 de la Hungara Atleta Klubo (MAC). Li konkuris en klasikstila malpeza luktado. En 1928 li estis ĉampiono de la olimpio de Amsterdamo. En 1924 en la olimpio de Parizo li gajnis la 2-a lokon. En 1925 en la Eŭropa-ĉampioneco en Milano li iĝis ĉampiono. En 1923 kaj 1925 li estis hungara ĉampiono. En 1927 kaj 1931 li estis ano de la hungara ĉampionteamo, ekde 1924 ĝis 1928 hungara selektitulo. Li estis oficisto.
Fonto
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.