Lajos Kardos | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de decembro 1899 en Rákospalota |
Morto | 12-an de julio 1985 (85-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • angla |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | psikologo • psikiatro |
Lajos Kardos [lajoŝ kardoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kardos Lajos estis hungara psikologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1985).
Lajos Kardos naskiĝis la 14-an de decembro 1899 en Rákospalota (iama urbo). Li mortis la 12-an de julio 1985 en Londono.
Biografio
Lajos Kardos frekventis 2 universitatojn en Vieno, poste inter 1929-1934 li esploris helpe de stipendio. Hejmenveninta li ne havis postenon. Post la dua mondmilito li laboris en psikologia instituto, poste ekde 1947 ĝis la emeritiĝo en 1971 li instruis en Universitato de Budapeŝto, kie li estis ankaŭ katedrestro. Li okupiĝis pri perceptoj, lernado de bestoj, komparo de rememoroj inter homoj kaj aliaj bestoj.
Memorigiloj
- en 2002 oni fondis memormedalon pri Lajos Kardos
Verkaro (elekto)
Literaturo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.